Продолжая использовать наш сайт, вы даете согласие на обработку файлов cookie, которые обеспечивают правильную работу сайта. Благодаря им мы улучшаем сайт!
Принять и закрыть

Читать, слущать книги онлайн бесплатно!

Электронная Литература.

Бесплатная онлайн библиотека.



Главная
Все книги
Назад
Читать: Krimo kaj Puno - Федор Михайлович Достоевский на бесплатной онлайн библиотеке Э-Лит


Помоги проекту - поделись книгой:

Okazis... Nur kio estas: senespere?

Tio estas: absolute senespere. Antaŭsciante, ke la peto vanas. Nu jen, ekzemple vi scias, anticipe kaj tutcerte, ke tiu homo, tiu noblega kaj plej respektinda civitano, nenial pruntedonos al vi monon. Ĉar kial,cetere, li donu? Ja li scias, ke vi ne redonos. Ĉu pro kompato? Sed sin- joro Lebezjatnikov, kiu sekvas ĉiujn modernajn ideojn, antaŭnelonge kla- rigis, ke kompaton en nia tempo eĉ la sciencoj prohibas, kaj tion jam oni praktikas en Anglujo, kie la politika ekonomiko. Do, mi demandas, kial li donu? Kaj sciante ke li donos nenion, vi tamen ekiras al tiu kaj...

Por kio do iri?

Se ne estas ankoraŭ iu, al kiu oni povas iri, se nenien plu eblas iri! Ja necesas ke ĉiu homo povu iri almenaŭ ien. Ĉar venas tempo, kiam oni nepre devas iri! Kiam mia kara filino unuafoje iris kun la flava bi- leto8, ankaŭ mi ekiris... ĉar mia filino havas la flavan bileton... — ak- cesore li aldonis kun certa maltrankvilo rigardante al la juna viro. — Sed ne gravas, kara sinjoro, ne gravas! — rapidis li diri, kun videbla trankvilo, kiam ambaŭ knaboj malantaŭ la bufedo ridŝprucis kaj eĉ la mastro ridetis. — Ne grave! Tiuj kapbalancadoj min ne hontigas, ĉar ĉiuj jam delonge ĉion konas. Nenio kaŝita restos nekonigita*. Kaj ne malŝate, sed kun humilo mi tion akceptas. Jes! Jes! "Jen la homo!10" Mi petas, kara junulo, ĉu vi povus... Sed ne, por esprimi pli forte kaj elok- vente: ne ĉu vi povus, sed ĉu vi kuraĝus, nun rigardante min, jese diri, ke mi ne estas porko?

La junulo ne respondis eĉ unu vorton.

Nu, — per solida voĉo daŭrigis la parolanto, ĉi-foje kun emfazita digneco, kiam ĉesis en la ĉambro novaj mokridoj. — Nu, estu mi porko, sed ŝi — la damo. Mi estas vera besto sed Katerina Ivanovna, edzino mia, estas persono klera, filino de stab-oficiro. Jes! Jes, mi estas fiulo, dum ŝi estas altkora kaj plena je sentoj naskitaj de nobla edukado. Kaj cetere... ho, se ŝi nur kompatus min! Kara sinjoro! Kara sinjoro! Sed kvankam Katerina Ivanovna estas damo grandanima, tamen maljusta... Kaj kvankam mem mi komprenas, ke kiam ŝi miajn harojn ŝiras, ŝi faras tion sole pro la korkompato (ja ŝi, mi sen honto ripetas, ŝiras al mi la harojn, kara junulo, — li konfirmis tre digne, kiam denove aŭdiĝis mo- koj), sed je Dio, se ŝi nur unu fojon... Sed ne! Ne! Ĉio vanas, kaj ne necesas paroli, ne necesas!.. Ĉar pli ol unu fojon realiĝis miaj deziroj, kaj pli ol unu fojon oni min kompatis, sed... sed tia estas mia sorto, kaj mi estas bruto denaske!

Ho, ja! — rimarkis la mastro oscedante.

Marmeladov rezolute pugnis la tablon.

17

Tia estas mia sorto! ĉu vi scias, sinjoro mia, ĉu vi scias, ke mi eĉ ŝtrumpojn ŝiajn fordrinkis? Ne la ŝuojn, sinjoro, ĉar tio almenaŭ estus

2 3aKa3 1541normala, sed la ŝtrumpojn, ŝiajn ŝtrumpojn mi fordrinkis! ŝian kaptukon el kapra lanugo, ankaŭ ĝin mi fordrinkis. Donacita ĝi estis al ŝi antaŭ nia geedziĝo, ŝia propra, ne mia. Sed loĝas ni en malvarmega ĉambro- angulo, kaj en tiu ĉi vintro ŝi malvarmumis, komencis tusi, eĉ sange. Ja tri infanetojn ni havas, kaj tial Katerina Ivanovna de la mateno ĝis la nokto devas labori, skrapi kaj lavi, la infanojn bani, ĉar de la infanaĝo ŝi kutimas al pureco, tamen ftizema kaj la brusto malsana. Mi sentas ja tion. ĉu mi ne sentas? Kaj ju pli mi drinkas des pli mi sentas tion. Ja ĝuste pro tio mi drinkas. Ne ĝojon, sed nuran aflikton mi serĉas... Mi drinkas, ĉar grandan suferon mi soifas!

Kaj li, despere, klinis sian kapon al la tablo.

2

— Kara junulo, — li daŭrigis, relevinte la kapon, — en via mieno mi legas kvazaŭ funebron. Apenaŭ vi eniris kaj mi legis ĝin, kaj tial mi tuj direktiĝis al vi. Ĉar, sternante antaŭ vi la historion de mia vivo, mi deziris ne vidigi min ĉe pilorio antaŭ tiuj vantuloj, kiuj jam ĉion scias, sed mi serĉas senteman kaj kleran animon. Do sciu, sinjoro, ke edzino mia en nobla gubernia instituto por nobelinoj edukiĝis kaj en la studfina bankedo ŝi dancis kun ŝalo antaŭ la guberniestro11 kaj ceteraj gravuloj, pro kio ŝi la oran medalon kaj honordiplomon ricevis. La medalo... nu, la medalon ni vendis... jam delonge... hm... la papero ĝis nun en ŝia kofro kuŝas, ŝi antaŭnelonge montris ĝin al la mastrino. Kvankam en senfina kverelo ŝi estas kun la mastrino, tamen ŝi deziris almenaŭ antaŭ ŝi fieri, kaj rakonti pri la pasintaj feliĉaj tagoj. Kaj mi ne mallaŭdas ŝin, ne mallaŭdas, ja nur tio estas restinta el ŝiaj rememoroj, ja ĉio cetera dronis senrevene! Jes, jes; ŝi estas damo arda, fiera kaj nefleksebla. ŝi mem lavas plankon kaj nur la nigran panon manĝas, sed tamen malre- spekti sin ŝi al neniu permesus. Nu, ja pro tio ŝi ne volis pardoni la krudaĵon de sinjoro Lebezjatnikov kaj pro tio ŝi estis batita de IL Sed ne tiom pro la draŝo kiom pro la emocio ŝi enlitiĝis malsana. ŝi jam vid- rino estis, kiam mi edzinigis ŝin. Kun tri infanetoj. Unuafoje ŝi edziniĝis al infanteria oficiro, pro amo. Kun li ŝi fuĝis el la gepatra hejmo. ŝi amis lin senlime. Sed li tro ekŝatis kartludi kaj en prizono li pasigis siajn lastajn tagojn. Laste li ofte batis ŝin. Kaj kvankam ŝi ne pardonis tion al li, pri kio mi scias aŭtente kaj el dokumentoj, sed ĝis nun ŝi rememoras lin kun larmoj, kaj ŝi prezentas lin al mi kiel imitindan ek- zemplon kaj mi ĝojas, ĝojas, ke almenaŭ en fantazioj ŝi imagas sin iam feliĉa... Do, post lia morto ŝi restis kun tri etaj infanoj en profunda pro- vinco, fora kaj brutala, kie ankaŭ mi tiam troviĝis12, kaj ŝi restis en tiom senespera mizero, ke eĉ mi tiel multe spertinta en la mondo, ne kapa- blas ĝin priskribi. La parencoj forlasis ŝin. Kaj krome ŝi tre fiera estis, tro fiera... Kaj tiam, kara sinjoro, tiam mi, same vidvo havante de la unua edzino dekkvarjaran filinon, mian manon kaj koron proponis, ĉar vidi tian suferon mi ne povis. Vi do povas imagi en kia mizero ŝi estis baraktanta, se tiel bonedukita, klera kaj nobelfamilia ŝi konsentis iri kun mi al la altaro. ŝi iris ja! Plorante kaj la manojn tordante — ŝi iris! Ĉar nenien ŝi povis iri. Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni povas iri nenien? Ne! Tion vi ankoraŭ ne komprenas... Nu do, la tutan jaron mi estis edzo pia kaj devota, ne tuŝ- ante ĝin (li fingropikis la botelon), ĉar la senton mi havis. Sed eĉ tiel mi ne povis komplezi, kaj tiom pli kiam mi la oficon perdis, ne miakulpe ja, sed pro redukto de etato, nu kaj tiam mi ĝin tuŝis!.. Antaŭ unu jaro kaj duono ni venis, finfine post vojaĝoj kaj plagoj, al tiu ĉi majesta kaj per multaj monumentoj ornamita metropolo. Ĉi tie mi trovis oficon. Tro- vis kaj denove perdis. ĉu vi komprenas, sinjoro? Jam proprakulpe mi perdis, ĉar venis jam destino mia... Do, loĝas ni nun en ĉambroangulo ĉe mastrino Amalia Fjodorovna Lippevehsel, kaj el kio ni vivas, per kio pagas, mi ne scias. Krom ni tie multaj loĝas... Sodomo, sinjoro, abome- na sodomo estas... hm... ja... Kaj intertempe elkreskis mia filinjo, de la unua edzino. Kaj kiom da suferoj ŝi akceptis, mia filinjo, de sia duon- patrino dum tiuj jaroj, pri tio mi siientas. ĉar Katerina Ivanovna, kvan- kam plena de noblaj sentoj, ŝi estas tamen damo tre flama, incitiĝema kaj ŝatanta nur sian ordon... Jes-s! Eh, prefere mi ne rememoru! Do, kiel vi imagas, Sonja ne povis akiri bonan edukon. Antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj mi provis instrui al ŝi geografion kaj tutmondan historion; sed ve, mi mem ne posedis firmajn sciojn kaj mankis ja konvenaj lerniloj, ĉar ĉiuj libroj kiujn ni havis... hm!.. nu, jam estas for tiuj libroj, tiel do finiĝis la tuta instruado. Ĉe Ciro, reĝo de Persujo ni haltis. Poste, jam en la matura aĝo, ŝi tralegis kelke da libroj de romantika enhavo, kaj antaŭ neloge dank' al sinjoro Lebezjatnikov, ankoraŭ unu libron — "Fi- ziologion" de Lewis13 — ĉu vi legis? — kun granda intereso ŝi tralegis, eĉ al ni kelkajn fragmentojn ŝi recitis: jen ŝia tuta kleriĝo. Kaj nun mi metas al vi, sinjoro, mian privatan demandon: ĉu multe, laŭ vi, povas lukri malriĉa, tamen honesta junulino per honesta laboro? Eĉ dekkvin kopekojn potage, sinjoro, ŝi ne perlaboros» se ŝi honestas kaj specialajn talentojn ne havas; eĉ se la tutan tagon ŝi ŝvitados! Kaj tiom pli, se ŝta- ta konsilisto Klopŝtok, Ivan Ivanoviĉ, — ĉu vi lin konas? — ne nur ri-

19

fuzas pagi ĝis nun por la kudrado de seso da holandaj ĉemizoj, sed eĉ kun ofendo forpelis ŝin, stamfis sur la planko kaj obscene sakris, pre- tekstante ke la ĉemizaj kolumoj estas kudritaj kvazaŭ mismezure kaj oblikve. Sed la infanetoj malsatas... Kaj Katerina Ivanovna, tordante la manojn, pendolas el angulo en angulon kaj ruĝaj makuloj sur ŝiaj vangoj aperas, — kio en tiu malsano estas kutima. Ŝi riproĉas: "Ci, sentaŭgu- lino! Ci nur manĝas, trinkas kaj varmon de nia hejmo konsumas, sen ajna de ci utilo!" Sed kion ŝi trinkas kaj manĝas se eĉ la malgrandaj infanoj po tri tagoj panon ne vidas! Mi kuŝis tiam... nu, kial kaŝi tion! kuŝaĉis mi ebriega jen ekaŭdante: mia Sonja parolas per voĉeto humila (obeema ŝi estas... blonda, la vizaĝeto ĉiam pala kaj maldika), do ŝi di- ras: "Nu kion fari, Katerina Ivanovna, ĉu vere mi per tio lukru?" Kaj sciu, ke Darja Francevna, virino fiintenca kaj ĉe la polico konata, eble jam trifoje helpe de la dommastrino venis. "Kial do ne? — moke respon- das Katerina Ivanovna. — Kion vi gardu? Jen kia trezoro!" Sed ne aku- zu, ne akuzu, sinjoro, ne akuzu! Ne en sana konscio tiel estis dirite, sed en la taŭzitaj sentoj, en la malsano kaj kiam ploregis la malsataj infanoj, ja tion ŝi diris por ofendi, sed ne laŭ la rekta senco... Ja tian karakteron ŝi havas, Katerina Ivanovna, ke eĉ infanojn ŝi batas, kiam ili ploras eĉ se pro malsato. Dc, jen mi vidas, ĉirkaŭ la sesa horo, leviĝis Soneĉka, surkapigis la tukon, surmetis la burnuseton kaj eliris el la loĝejo, kaj je la naŭa ŝi revenis. Revenis, kaj rekte al Katerina Ivanovna, kaj sur la tablon antaŭ ŝi tridek rublojn silente metis. Neniun vorton dirinte, eĉ ne rigardinte, ŝi prenis nian grandan drapdedaman14 verdan tukon (ni havas komunan tukon, drapdedaman), kovris per ĝi sian tutan kapon kun la vizaĝo kaj surlitiĝis, turninte sin al la muro, nur la ŝul- tretoj kaj la tuta korpo tremis... Kaj mi, ja kiel antaŭe, en la sama pozo kuŝaĉis, sinjoro... Kaj mi tiam vidis, junulo, vidis, kiel poste Katerina Ivanovna same silenta aliris al la lito de Soneĉka kaj la tutan vesperon pasigis surgenue ĉe ŝiaj piedoj starante, la piedojn kisante, rifuzis leviĝi, kaj poste ili ambaŭ endormiĝis tiel kune, en reciproka brakumo... am- baŭ... ambaŭ... jes-s... kaj mi... mi kuŝaĉis ebria, sinjoro.

Marmeladov eksilentis, kvazaŭ liaj voĉkordoj estus krevintaj. Poste li subite haste verŝis, eltrinkis kaj grakis.

— De tiam, mia sinjoro, — li daŭrigis post nelonga silento, — de tiam, post unu malagrabla okazo kaj pro fiulaj denuncoj, — al kio ĉefe estis konribuinta Darja Francevna, pro tio, ke oni ŝin kvazaŭ nesufiĉe respektus — de tiam mia filino, Sofja Semjonovna, la flavan bileton estis devigita ricevi, nu kaj pro tio ŝi ne plu povis loĝi kun ni. Ankaŭ la ma- strino, Amalia Fjodorovna, tion permesi malvolis (sed antaŭe ŝi mem ja helpadis al Darja Francevna), kaj cetere sinjoro Lebezjatnikov... hm... Ja ĝuste pro Sonja flamis tiu kverelo inter li kaj Katerina Ivanovna. De- komence li mem kroĉiĝis al Soneĉka, sed nun, jen, kiel li orgojlis: "Kiel mi, tiom klera homo, apud tia ulino en la sama apartamento povos loĝi?" Kaj Katerina Ivanovna ne eltenis tion, ekdefendis ŝin... kaj jen do, oka- zis... Kaj nun Soneĉka venas al ni kutime ĉe la krepuskoj, helpas al Ka- terina Ivanovna ĉe mastrumado kaj laŭeble per mono... Ŝi loĝas nun ĉe tajloro Kapernaumov15, luante ĉambron. Kapernaumov lamas kaj balbu- tas, kaj lia plurnombra familio ankaŭ balbutas. Ankaŭ lia edzino balbu- tas... Ili ĉiuj en unu ĉambro loĝas, kaj Sonja havas apartan post van- do... Hm, jes... Jen homoj estas malriĉegaj kaj balbutemaj... jes... Nu do, la sekvan matenon mi vekiĝis, vestis miajn ĉifonojn kaj preĝinte eki- ris al lia ekscelenca moŝto Ivan Afanasjeviĉ. Ĉu lian ekscelencan moŝton Ivan Afanasjeviĉ vi konas?.. ĉu ne? Do dian homon vi ne konas! Vak- so... li estas vakso antaŭ la dia vizaĝo; degelas kvazaŭ vakso!.. Li eĉ larmetis, min aŭskultinte. "Nu, — li diras, — Marmeladov, kvankam vi unufoje trompis jam mian fidon... Ankoraŭ unu fojon mi prenas vin sub mian personan respondecon, — ekzakte tiel li diris, — memoru do, kaj iru!" Kaj mi falis, kisante la polvon de liaj piedoj, en pensoj — ja reale li ne permesus, ĉar lia ekscelenca moŝto estas homo altranga, homo de novaj ŝtataj kaj kleraj ideoj; mi revenis hejmen, deklaris pri mia redun- giĝo kaj ke mi salajron nun ricevados, ho Dio, kio tiam okazis!..

Marmeladov denove haltis tre emociita. Tiutempe el la strato eniris granda grupo da drinkuloj jam ebriaj, kaj ĉe la sojlo aŭdiĝis sonoj de luita gurdo dum knaranta voĉeto de sepjara infano ekkantis "Bieneton"16. Iĝis brue. La mastro kaj la knaboj ekokupiĝis pri la venintoj. Marmela- dov, ignorante la enirintojn, daŭrigis la rakonton. Li estis videble jam tre febla, sed ju pli li ebriiĝis, des pli vortabunda li iĝis. La rememoroj pri la antaŭnelonga ofica sukseco revigligis lin, kaj respeguliĝis sur lia vizaĝo per iu brilo. Raskoljnikov atente aŭskultis.

— Tio okazis, mia sinjoro, antaŭ kvin semajnoj. Jes... Apenaŭ ili ambaŭ — Katerina Ivanovna kaj Soneĉka — eksciis tion, kaj ho Dio, mi ekloĝis kvazaŭ en la Regno de V Ĉielo. Antaŭe mi kuŝaĉis brute kaj aŭdis nur insultojn. Sed nun ŝi paŝas piedpinte, al la infanoj susuras: "Semjon Zaharyĉ en la ofico laciĝis kaj ripozas, ŝŝ!" Antaŭ foriri al la ofico mi estis regalata per kafo kun kremo! Kun la vera kremo kiun ĉiu- matene ŝi aĉetis speciale por mi, jene! Kaj el kio ili trovis dek unu ru- blojn kvindek kopekojn por aĉeti al mi taŭgan uniformon — nekompre- neble! Botoj, brustumo kalikota — belega, ofica frako, ĉio kontraŭ nur dek unu rubloj kaj duono en la plej ŝatinda aspekto. Kiam mi revenis la unuan tagon de la ofico mi vidis: Katerina Ivanovna kuiris du pla- dojn, supon kaj peklitan bovaĵon kun kreno, pri kio ĝis tiam eĉ temi ne povis. Preskaŭ neniujn vestojn havinte... sinjoro, neniujn vestojn, nun ŝi kvazaŭ por festa vizito bele vestiĝis, kaj ne per io speciala, sed per nenio farinte ĉion: freŝe kombita, pura kolumeto, manumoj, kaj jen ŝi aperas jam tute alia, pli juna kaj bela. Sonja, mia kolombeto, nur per mono helpadis. Sed persone, ŝi diras, dume ankoraŭ mi ne povas ofte viziti vin, ne estas dece, eble nur en la krepuskoj, por ke vidu neniu. Ĉu vi aŭdas? Do jen, mi venis por iom dormeti post la tagmanĝo kaj kion vi pensus, kvankam nur antaŭ unu semajno Katerina Ivanovna definitive malpaciĝis kun la mastrino, nun ŝi ne eltenis kaj invitis la mastrinon por trinki kafon. Du horojn ili sidadis, interflustrante: "Jen, nun Semjon Zaharyĉ oficas kaj ricevas salajron, kaj li havis personan viziton eĉ al lia ekscelenca moŝto kaj lia ekscelenca moŝto mem por li eliris, ordonis al ĉiuj atendi, kaj en sian kabineton Semjon-on Zaharyĉ preter ĉiuj je la mano kondukis". Ĉu vi aŭdas? "Mi certe, — tiel li diras, — Semjon Zaharyĉ, memoras viajn meritojn, kaj malgraŭ via malvirta drinkemo, ja tial ke nun vi promesas kaj, ankaŭ pro tio ke sen vi niaj aferoj eklamis, — ĉu vi aŭdas? tiel do, — li diras, — mi kredas je via nobla promeso". Ĉion, mi diras al vi, ŝi elpensis, sed ja ne pro la flugema fantazio, por nura fanfaronado! Ne, sinjoro! Ŝi mem ĉion kredas, per la propraj fan- taziaĵoj sin ĝuigas, je Dio tiel! Kaj mi ne akuzas ŝin, ne, pri tio mi ne akuzas!.. Kaj kiam, antaŭ ses tagoj, mi alportis mian unuan propran sa- lajron — dudek tri rublojn kvardek kopekojn — ŝi eĉ nomis min etulo: "Mia etulo!" tiel ŝi diris. Kaj tiam ni estis nur duope, ĉu vi komprenas? Nu, ĉu mi estas belulo aŭ bonas kiel edzo? Tamen, ŝi pinĉetis min ĉe la vango, kaj: "Mia etulo!" — diris.

Marmeladov ĉesis, intencis rideti, sed subite lia mentono skuiĝis. Li tamen ekregis sin. Tiu drinkejo, la diboĉa aspekto, kvin noktoj en la pa- jlaj barĝoj, botelego, kaj samtempe tiu malsaneca amo al la edzino kaj familio konfuzis la komprenon de la aŭskultanto. Raskoljnikov aŭskultis streĉe, sed kun dolora sento. Li bedaŭris pri sia veno ĉi tien.

— Kara sinjoro, kara sinjoro! — eksklamis Marmeladov, ree trankvi- la, — ho sinjoro mia, eble mi nur ridigas vin samkiel ĉiujn ceterajn, eble mi nur incitas vin per la stulto de ĉiuj ĉi mizeraj detaletoj de mia hejma vivo, nu sed min tio ne ridigas! ĉar ĉio ĉi tuŝas miajn sentojn... Kaj tiun tutan paradiran tagon de mia vivo kaj tiun vesperon, ankaŭ mi mem pasigis en flugantaj revoj, nu tio estas, pensante kiel mi ĉion ara- nĝos, por la infanoj vestojn aĉetos, al la edzino trankvilon donos, kaj mian karan filinon el la malhonoro en la hejman neston revenigos... Kaj plu, kaj plu... Tio eŝtas permesate, sinjoro. Nu, mia sinjoro (Marmela- dov subite tremerisj7, levis la kapon kaj fikse rigardis sian aŭskultan- ton), nu, kaj la sekvan tagon jam, post ĉiuj tiuj revoj (do precize antaŭ kvin tagoj) vesperiĝe, per trompo ruzega, kiel nokta rabisto, mi ŝtelis ĉe Katerina Ivanovna ŝian kofroŝlosilon, elprenis la tutan restaĵon de mia salajro, precizan sumon mi jam ne memoras, kaj jen, ĉiuj rigardu min! La kvinan tagon for de V hejmo, mi estas serĉata, kaj finiĝis mia ofico, kaj la ofica frako restis en drinkejo ĉe la Egipta ponto, anstataŭ ĝi mi tiujn ĉifonojn ricevis... kaj fino de ĉio!

Marmeladov pugnis la frunton, kunpremis la dentojn, fermis la oku- lojn kaj forte apogis sin per la kubuto surtable. Sed post unu minuto lia mieno subite ŝanĝiĝis, kaj kun ia afektita ruzo kaj artifikita arogo li ri- gardis al Raskoljnikov, ekridis kaj diris:

Kaj hodiaŭ mi ĉe Sonja estis, por peti monon por la refreŝiĝo! He, he, he!

Ĉu ŝi donis? — kriis iu el la novaj enirintoj kaj ridegis plengorĝe.

Ĉi botelo estas ĝuste je ŝia mono aĉetita, — diris Marmeladov, adresante nur al Raskoljnikov. — Ŝi tridek kopekojn alportis, per la pro- praj manoj, lastajn kopekojn, ĉion havitan, ja mi vidis... Nenion ŝi diris, nur rigardis min silente... Tiel ne en nia mondo, sed en la transa... oni pri homoj sopiras, ploras, sed ne riproĉas, ne riproĉas!.. Kaj tio estas eĉ pli dolora, pli dolora, kiam oni ne riproĉas!.. Tridek kopekoj, jes-s. Tamen, ankaŭ ŝi ilin bezonas, ĉu ne? Kiel vi pensas, kara sinjoro? Ja nun ŝi devas zorgi pri la pureco. Mono necesas por tiu speciala pu- reco... specifa, ĉu vi komprenas? Ĉu jes? Nu, pomadon necesas aĉeti, sen ĝi ile eblas, jupojn amelitajn, belajn ŝuetojn, por ne honti la piede- ton elmontri, se necesas flakon transpaŝi. Ĉu vi komprenas, ĉu vi kom- prenas, sinjoro, kion ĉi tiu pureco signifas? Nu, kaj mi, ŝia patro, tiujn tridek kopekojn aĉe forrabis por la botelo! Por drinki! Kaj fordrinkis jam! Nu, kiu kompatos tian ulon, kia mi? Ha? Ĉu vi nun kompatas min, sinjor', aŭ ne? Diru, sinjor', nu! ĉu vi kompatas min aŭ ne? He, he, he, he!

Li volis verŝi, sed la vodko ne plu estis. La botelo malpleniĝis.

He, vin kompati? — kriis la mastro, kiu denove aperis apud ili.

Aŭdiĝis rido kaj eĉ sakroj. Ridis kaj sakris ĉiuj, kaj aŭskultantoj kaj

neaŭskultantoj kiuj simple rigardis al la figuro de F eks-oficisto.

Kompati! Pro kio min kompati! — subite ekmuĝis Marmeladov, stariĝante kun la mano etendita antaŭen, en rezoluta inspiro, kvazaŭ li ĝuste tian respondon atendis. — Pro kio kompati, vi diras? Jes! pro ne- nio. Pro kio min kompati? Min krucumi necesas, sur kruco, sed ne kom- pati! Sed krucumu, juĝisto, krucumu kaj, krucuminte, kompatu! Kaj tiam mi mem al vi iros por krucumo, ĉar mi ne ĝojon soifas, sed funebron kaj larmojn! Vendisto, ĉu vi kredas, ke via botelo dolĉe gustas al mi? Funebron, funebron mi serĉis sur ĝia fundo, funebron kaj larmojn, kaj eltrinkinte, trovis. Kaj kompatos ĉiujn nin tiu, kiu ĉiujn kompatis, kiu ĉiujn kaj ĉion komprenis, Li sola, nur Li estas la juĝanto. Iun tagon Li venos demandanta: "Kie estas la filino, kiu pro la duonpatrino malica kaj ftiza, kiu pro la infanoj fremdaj, sin fordonis? Kie estas la filino, kiu sian patron surteran, drinkulon netolereblan, sen timego pri lia so- vaĝeco, kompatis?" Kaj Li diros: "Venu! Foje mi pardonis vin... Foje mi jam pardonis vin... Viaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar vi multe amis...18" Kaj Li pardonos mian Sonjan, pardonos, ja mi scias, ke pardonos... Jam hodiaŭ, estante ĉe ŝi, mi tion en mia kor* eksentis!.. Kaj ĉiujn Li juĝos kaj pardonos, kaj bonajn kaj malicajn, kaj saĝajn kaj humilajn. Kaj kiam Li finos pri ĉiuj, tiam ankaŭ al ni diros: "Eliru, — Li diros, — ankaŭ vi! Eliru miaj ebriaj, eliru miaj feblaj, eliru miaj sen- hontaj!" Kaj ni ĉiuj eliros, sen honto kaj stariĝos. Kaj Li diros: "Porkoj vi! kun aspekto besta kaj kun signo ĝia; sed venu ankaŭ vi!" Sed rumo- ros la saĝaj, rumoros la raciaj: "Eternulo! Kial Vi tiajn akceptas?" Kaj Li diros: "Tial mi ilin akceptas, saĝaj, tial mi ilin akceptas, raciaj, ke neniu el ili konsideris sin inda je Mi..." Kaj Li etendos al ni siajn bra- kojn, kaj ni falos al Liaj piedoj... Kaj ploros... kaj ĉion ni komprenos! Tiam ni ĉion komprenos!.. kaj ĉiuj komprenos... kaj Katerina Ivanov- na... ankaŭ ŝi komprenos... Ho Sinjoro, venu Via Regno!

Kaj li residiĝis sur la benkon, elĉerpita kaj malforta, rigardante ne- niun, kvazaŭ forgesinte la ĉirkaŭaĵon kaj profunde enpensiĝinte. Liaj vortoj faris certan impreson; unu minuton regis silento, sed baldaŭ reaŭdiĝis la antaŭaj rido kaj insultoj:

Deliro!

Dirlididi!

Offficiiisto!

Kotopo, kotopo...

Ni iru, sinjoro, — diris subite Marmeladov, levante la kapon kaj adresante sin al Raskoljnikov, — konduku min... Domo de Kosel, en la korto. Tempas jam al Katerina Ivanovna...

Raskoljnikov delonge jam volis foriri; kaj li intencis guste helpi al Marmeladov. Li aperis multe pli febla krure ol lange. Marmeladov peze apogis sin sur la junulon. Necesis iri nur ducent-tricent paŝojn. Honto kaj timo ĉiam pli forte premis la drinkulon, kiam ili alproksimiĝis al la domo.

Mi ne Katerinan Ivanovnan timas nun, — li balbutis emociite, — kaj ne tion ke ŝi ŝiros miajn harojn. Ja kio haroj!.. bagatelo estas la ha- roj! Tion mi diras! Estas eĉ preferinde ke ŝi draŝu min, ja mi timas ne tion... mi... ŝiajn okulojn timas... jes... la okulojn... Ankaŭ la ruĝajn makulojn sur la vangoj mi timas... kaj plu — ŝian spiradon mi timas... Ĉu vi vidis, kiel en tiu malsano oni spiras... dum ekscitiĝo? Ankaŭ la infanan ploradon mi timas... Ĉar se Sonja ilin ne nutris, tiam... mi eĉ ne scias, kio okazis! mi ne- scias! Nu kaj la draŝon mi ja ne timas. Sciu, sinjor', ke tia draŝo por mi ne nur estas nedolora, sed estas eĉ ĝuo... Ja sen tio mi mem eĉ ne povus vivi. Tiel preferinde. Batu ŝi min, kon- solu ŝi sian animon... tiel preferinde... Kaj jen la domo. La domo de Kosel. De seruristo, germano, riĉulo... nu, konduku min!

De la korto ili eniris kaj venis en la kvaran etaĝon. Ju pli supre, des pli la ŝtuparo iĝis malhela. Estis preskaŭ la dek-unua horo, kaj kvankam tiutempe en Peterburgo ne okazas vera nokto, sed supre en la ŝtuparo estis tre mallume.

Malgranda fulgokovrita pordo en la ŝtuparfino, plej supre, estis mal- fermita. Kandelstumpo lumigis mizeregan ĉambron dek paŝojn longan; ĝi estis tute travidebla de la sojlo. Ĉio estis disĵetita, senorda, precipe ĉiu- specaj infanaj vestoj. La malproksiman angulon ŝirmis pendigita truplena littuko. Post ĝi, verŝajne, troviĝis lito. En la ĉambro mem staris nur du seĝoj kaj tre trivita vakstola sofo, antaŭ kiu staris malnova kuireja pin- tablo, nefarbita kaj per nenio kovrita. Sur la tablorando staris finbru- lanta kandeleto en fera kandelingo. Evidentiĝis, ke la familio de Mar- meladov lokiĝis en aparta ĉambro, kaj ne en angulo, sed la ĉambro ne estis izolita. 6i havis la duan pordon kiu kondukis en pluajn ĉambrojn, aŭ ĉelojn, je kiuj estis dispartigita la apartamento de Amalia Lippeveh- sel. Nun tiu pordo estis duone malfermita. Tie regis bruo kaj krioj. Oni ridegis. ŝajne oni ludis kartojn kaj trinkis teon. Keikfoje de tie flugis la plej frivolaj vortoj.

Raskoljnikov tuj rekonis Katerinan Ivanovnan. Ŝi estis terure maldi- kiĝinta virino, minca, sufiĉe alta kaj svelta, ankoraŭ kun belaj brunaj haroj kaj kun vangoj efektive ruĝmakulitaj. ŝi pendolis tien kaj reen laŭ sia ĉambreto, alpreminte la manojn ĉebruste, kun la lipoj sekiĝintaj, kaj malritme, intermite spiris. Ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ pro febro, sed la ri- gardo estis akra kaj senmova, kaj dolorige impresis tiu ftiza kaj emociita vizaĝo ĉe la lasta lumo de V estingiĝanta kandelstumpo, kiu scintilis sur ŝia vizaĝo. A1 Raskoljnikov ŝi ŝajnis esti tridekjara, kaj efektive ŝi ne multe konvenis por Marmeladov... La enirintojn ŝi nek rimarkis nek aŭdis; ŝi ŝajne troviĝis en ia somnolo, nek aŭskultante, nek vidante. En la ĉambro estis sufoke, sed ŝi ne malfermis la fenestrojn; de la ŝtuparo fluis haladzo, sed la enirpordo ne estis fermita; el la internaj ĉambroj, tra la nefermita pordo flugis ondoj de tabakfumo, ŝi tusadis, sed ne fer- mis la pordon. La pli juna knabino, proksimume sesjara, dormis sur- planke, iel sjde, kurbiĝinte kaj pikinte la kapon en sofon. La knabeto, unu jaron pli aĝa, tremis en angulo per la tuta korpo kaj ploris. Evi- dente li estis ĵus batita. La pli aĝa knabino, proksimume naŭjara, alteta kaj minca kiel alumeto, vestita nur per sola maldika kaj tute disŝirita ĉemizo kaj kun kaduka drapdedama burnuso sur la nudaj ŝultroj, kudri- ta por ŝi, evidente, antaŭ du jaroj, ĉar nun ĝi eĉ ne atingis ŝiajn ge- nuojn, staris en la angulo apud la frateto, ĉirkaŭvolvinte lian kolon per sia longa brako sekiĝinta kiel alumeto. Ŝajne ŝi lin konsolis, ion flustran- te al li kaj ĉiel penis reteni lian ekploron, kaj samtempe time observis la patrinon per siaj grandaj malhelaj okuloj, kiuj ŝajnis esti ec pli gran- daj sur ŝia maldikiĝinta kaj timigita vizaĝeto. Marmeladov, sen paŝi en la ĉambron, surgenuiĝis ĉesojle, puŝinte Raskoljnikov-on antaŭen. La vi- rino, ekvidinte la nekonaton, distrite haltis antaŭ Raskoljnikov, por mo- mento rekonsciiĝis kaj kvazaŭ pensis: por kio li eniris? Sed, probable, ŝi tuj imagis, ke li volas trairi en la aliajn ĉambrojn, ĉar la ilia estis trapasebla. Kaj tiel pensinte, jam sen plua atento pri li, ŝi iris aL ia enir- pordo por fermi ĝin kaj subite ekkriis, ekvidinte la edzon genuinta sur- sojle.

— Ha! — ŝi kriis en furiozo, — li revenis! Bagnulo! Monstro!.. Kie estas la mono? Kio estas en via poŝo, montru! Ve, kaj vesto fremda? Kie estas via vesto? Kie la mono? parolu!..

Kaj ŝi impetis lin traserĉi. Marmeladov tuj obeeme kaj humile dis- etendis la brakojn en ambaŭ flankojn, por tiel faciligi la poŝtraserĉon. Eĉ unu kopeko ne restis.

Nu, kie la mono? — ŝi kriadis. — Ho Dio, ĉu li vere ĉion for- drinkis! Ja dek du rubloj restis enkofrc!.. — kaj subite, freneziĝante, ŝi kaptis liajn harojn kaj trenis lin en la ĉambron. Marmeladov mem faci- ligis ŝiajn penadojn, humile rampante post ŝi sur la genuoj.

Kaj tio por mi estas ĝuo! Tio al mi estas ne doloro, sed ĝu-o, ka-ra sin-jo-ro! — li kriis, skuata je la haroj kaj eĉ foje frapinta frunte la plankon. La infano dorminta surplanke ekploris. La knabeto en la an- gulo ne eltenis, li ektremegis, ekkriis kaj ĵetis sin al la fratino en granda timego, preskaŭ paroksisme. La plej aĝa knabino ĵus vekiĝinte tremegis kiel folieto.

Fordrinkis! ĉion, ĉion li fordrinkis! — kriis pro la despero la mal- feliĉa virino, — eĉ ia vesto fremda! Malsataj, malsataj! (tordante la ma- nojn ŝi montris al la unfanoj). Ho, damnita vivo! Kaj vi, ĉu vi hontas?

subite ŝi atakis Raskoljnikov-on. — El drinkejo! Ĉu vi drinkis kun li? Ĉu ankaŭ vi drinkis kun li? For!

La junulo rapidis foriri, neniun vorton dirante. Des pli, ke vaste mal- fermiĝis la interna pordo kaj kelkaj scivolemulaj rigardoj ĝuis la okaza- ĵon. Arogaj ridantaj kapoj kun cigaredoj kaj pipoj, en vertoĉapoj, aperis en la pordokardo. Estis videblaj figuroj en nebutonitaj negliĝoj kaj eĉ en la someraj ekstreme maldecaj kostumoj, kelkaj tenis ludkartojn. Pre- cipe gaje ili ridis, kiam Marmeladov, tirata je la haroj, estis krianta ke li tion ĝuas. Kelkaj venis eĉ en la ĉambron; fine, aŭdiĝis malica jelpo: tio estis Amalia Lippevehsel mem, trapuŝanta sin antaŭen por propra- buŝe aranĝi la ordon kaj la centan fojon timigi la malfeliĉan virinon per sakranta ordono jam morgaŭ liberigi la loĝejon. Foririnte, Raskoljnikov sukcesis elskrapi el sia poŝo iom da kupraj moneroj, restintaj al li de la rublo monerigita en la drinkejo, kaj nerimarkite metis ilin sur fenestro- breton. Nur poste jam surŝtupare li tion bedaŭris kaj ekvolis reveni.

Ah, mi faris stultaĵon, — li pensis, — ilin helpas ja Sonja, sed mi ja mem tiun monon bezonas. Sed li komprenis, ke tiu mono jam ne estas reprenebla kaj ĉefe ke li mem ĝin nenial reprenos, do li svingis la manon kaj iris al sia loĝejo. "Ankaŭ Sonja bezonas pomadon aĉeti,

li daŭrigis paŝante sur strato kaj gale rikanis, — mono necesas por tia pureco... Hm!.. Ja, Soneĉka mem riskas baldaŭ bankroti. Tielas tiu metio... ĉasado de ursoj... orminado19... kaj jen morgaŭ do, ili ĉiuj sen mia mono restus tute senhelpaj... Brave, Sonja! Kian puton, tamen, ili sukcesis elfosi! kaj ĝin uzas! Ja ili uzas ĝin! Jam kutimiĝis. Priploris kaj kutimiĝis. Jes ja, al ĉio la fiulo homo alkutimiĝas!"

Li enpensiĝis.

— Nu, kaj se mi malpravas, — subite li ekkriis kontraŭvole, — se efektive ne fiulo estas ia homo, ĝenerale la homo, do, la tuta homa fa- milio, do sekvas, ke ĉio cetera — estas nur superstiĉoj, nuraj timoj ima- gitaj, kaj do forestas baroj, nu kaj tiel do estu!..

m

La sekvan tagon li vekiĝis tre malfrue, senfort^ pro malkvieta dormo, galhumora, kolera, malica. Kun malamo en la okuloj li ĉirkaŭrigardis sian 'ĉambraĉon. ĉi estis tre malgranda kaĝo ses paŝojn longa, aspek- tanta plej mizere kun siaj flavetaj polvaj tapetoj multloke degluiĝintaj de muroj. ĉi estis tiom malalta, ke homo eĉ ne tre alta sentis en ĝi timon pro konstanta danĝero de kolizio kun plafono. La mebloj estis konformaj al la ejo: tri malnovaj seĝoj, difektitaj, en angulo farbita tablo, sur kiu kuŝis kelkaj kajeroj kaj libroj — la dika tavolo de polvo sur ili klare montris, ke jam delonge nenies mano tuŝis ilin — kaj fine, granda kru- da sofo okupanta preskaŭ duonon de V ĉambro, iam tegita per indieno, sed nun ĉifoniĝinla, servanta al Raskoljnikov kiel lito. Li ofte dormis sur ĝi sen demeti la vestojn, sen littuko, kovrante sin per malnova trivita palto studenta, kun sola eta kuseno, sub kiun li ŝovis sian tutan tolajon puran kaj malpuran, por pli alte teni la kapon. Antaŭ la sofo staris mal- granda tablo.

Estus komplike senordiĝi kaj mizeriĝi pli ol Raskoljnikov, sed por li tio estis eĉ agrabla en lia nuna humoro. Li rezolute foriris de ĉiuj ho- moj, kiel testudo kaŝas sin en la ŝelon. Eĉ la vizaĝo de 1' servistino, de tempo al tempo pro ofica devo montranta sin en lia ĉambro, elvokis en li galon kaj konvulsiojn. Tiel okazas ĉe monomaniuloj, kiuj tro koncen- tras sur io sian atenton. Lia ĉambroluigantino jam du semajnojn ne ha- vigis al li manĝon, sed li ĝis nun eĉ ne pensis pri vizito al ŝi kaj klarigo de la afero, kvankam li restis sen la tagmanĝoj. Nastasja, la kuiristino kaj la sola servistino de la mastrino, estis eĉ iom ĝoja pri tia humoro de la loĝanto, tute ĉesinte purigi lian ĉambron. Eble nur unu fojon en la semajno, hazarde, ŝi venis al li kun balailo. Nun estis ŝi, kiu vekis lin.

Vekiĝu! Sufiĉas dormi! — ŝi kriis super li, — la deka hor\ Mi teon al vi alportis. Ĉu vi volas teon? Vi ja maldikiĝis, ĉu?

Li apertis la okulojn, tremeris kaj rekonis Nastasjan.

ĉu la mastrino sendis vin kun teo? — li demandis malrapide kun malsaneca aspekto leviĝinte sur la sofo.

La mastrino?.. Forgesu!

Ŝi surtabligis antaŭ li sian propran fenditan teujon, kun teo reuzita, kaj metis du flavajn sukerojn.

Jen, Nastasja, prenu bonvole, — li diris, en poŝo palpinte (ja li dormis vestita) kaj elĉerpinte kelkajn kuprajn monerojn, — iru por aĉeti al mi bulkon. Ankaŭ kolbason aĉetu, iomete, plej ĉipan.

Bulkon mi rapide alportos, sed anstataŭ kolbaso, ĉu eble supo al vi plaĉus? Bona supo, hieraŭa. Mi hieraŭ por vi ĝin restigis, sed vi re- venis malfrue. Bona supo.

Kiam la supo estis alportita kaj li komencis manĝi, Nastasja sidiĝis spud li sur la sofo kaj ekbabilis. Ŝi estis ino vilaĝa kaj tre babilema.

Proskovja Pavlovna, jen, ŝi kontraŭ vi ĉe la polico plendi volas, — ŝi diris.

Lia buŝo tordiĝis.

Polico? Pro kio?

Ne pagas ja vi kaj el la kvartiro ne foriras. Komprene pro kio,

ĉu?

Eh, nur tiu diablo mankis! — li grincis per la dentoj. — Ne, por mi tio nun... malkonvene... Ŝi stulta! — aldonis li laŭte. — Hodiaŭ mi vizitos ŝin, ni traktos.

Ja, ŝi stulta, samkiel mi, kaj vi, saĝulo, kiel sake kuŝaĉas, nenia utilo de vi? Iam infanojn instruis, kial nun nenion faras?

Mi faras... — kontraŭvole kaj severe diris Raskoljnikov.

Kion faras?

Laboron...

Kian laboron?

Mi pensas, — li serioze respondis post paŭzo.

Nastasja eksplodis ridege. ŝi estis ino tre ridema, ŝi ridis senvoce, tremante kaj ondante per la tuta korpo, longe, ĝis apero de naŭzo.

ĉu, multan, do, monon, ĉi clpensumis? — ŝi povis fine ellasi.

Sen botoj instrui infanojn ne eblas. Cetere mi kraĉas.

Nu, ne kraĉu en puton.

Pro la infanoj oni pagas per kupro. Kion mi faru el tiuj kopekoj? — li daŭrigis nevolonte, kvazaŭ li respondus la proprajn pensojn.

Kaj vi la tutan kapitalon tuje deziras, ĉu?

Li strange ekrigardis al ŝi.

Jes, la tutan kapitalon, — li firme respondis post silento.

Ej, pli mallaŭte! ne tiel horore; mi estas timena. Sed, ĉu mi iru por bulko, aŭ ne?

Kiel vi volas.

Ah, forgesis! al vi ja hieraŭ letero venis. Vi for estis.

Letero! al mi! de kiu?

De kiu mi nc scias. Mi tri proprajn kopekojn al la poŝtisto pagis. Vi redonos, ĉu?

Portu jam, je Dio, portu! — kriis tre emociita Raskoljnikov, — ho Dio!

Post unu minuto aperis la letero. Jes, ĝuste: de la patrino, el la gu- bernio R. Li eĉ paliĝis, prenante ĝin. Delonge li ne ricevis leterojn; sed nun ankoraŭ io ekpremis lian koron.

Nastasja, foriru, je Dio; jen al vi la tri kopekoj, nur, je Dio, fo- riru jam!

La letero tremis en liaj manoj, li ne volis malfermi ĝin en ŝia ĉeesto: li volis resti sola kun tiu letero. Kiam Nastasja eliris, li rapide levis ĝin al la lipoj kaj kisis; poste li ankoraŭ longe kontemplis la skribmanieron de la adreso, la konatan kaj amatan de li malgrandan kaj oblikvetan skribmanieron de la patrino, kiu iam instruis lin legi kaj skribi. Li pro- krastis; ŝajnis ke li eĉ ion timis. Finfine, ii malfermis: la letero estis lon- ga, densa, pezanta unu uncon; du grandaj poŝtfolioj estis plenigitaj de etliteraj densaj linioj.

"Mia kara Rodja, — skribis la patrino, — pasis jam pli ol du monatoj post nia lasta konversacio perletera, pro kio mi multe su- feris kaj eĉ kelkajn noktojn maldormis pensante. Sed, verŝajne, vi ne kulpigos min pro tiu kontraŭvola mia silento. Vi scias kiel mi amas vin; sole vi estas ĉe mi kaj Dunja, vi estas nia ĉio, nia espero kaj fiero. Kiel mi estis ĉagrenita, kiam mi eksciis, ke pro malhavo de la vivtenaj rimedoj vi forlasis la universitaton, ke lecionoj kaj ceteraj viaj rimedoj ĉesis! Per kio mi, kun miaj cent dudek rubloj jare de la pensio, povis helpi al vi? La dek kvin rublojn, senditaj

al vi antaŭ kvar monatoj, mi prenis prunte, ja kiel vi mem scias, je la garantio de 1' sama pensio, ĉe nia loka komercisto Vasilij Iva- noviĉ Vafiruŝin. Li estas bonkora homo kaj amiko de via patro. Sed doninte al li rajton por la ricevo de mia pensio, mi devis atendi gis la elpago de la ŝuldo, kaj tio nur ĵus efektiviĝis, do dum tiu ĉi tempo mi povis sendi al vi nenion. Sed nun, dank' al Dio, mi ŝajne povas sendi al vi ankoraŭ iom, kaj ĝenerale ni eĉ povas nun fanfaroni pri fortuno, ĝuste pri tio mi rapidas sciigi al vi. Do, unue, ĉu vi povas konjekti, kara Rodja, ke via fratino jam unu kaj duonan monatojn loĝas kun mi, kaj ni plu neniam disiĝos unu de P alia. Dank' al Dio, finiĝis ŝiaj turmentoj, sed mi rakontu ĉion al vi laŭorde, ke vi sciu kiel ĉio okazis kaj kion ĝis nun ni kaŝis de vi. Kiam vi skribis, antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, ke vi de iu aŭdis, ke laŭdire Dunja multe suferas pro krudeco en la domo de gesin- joroj Svidrigajlov, kaj postulis de mi precizajn klarigojn — kion mi tiam povus skribi al vi responde? Se la tutan veron mi skribus al vi, tiam vi, kredeble — mi konas ja viajn sentemon kaj karakteron — ĉion lasus kaj eĉ perpiede irus al ni, ĉar vi ne permesus ofendi vian fratinon. Ankaŭ mi estis tre afliktita, tamen kion mi povus fa- ri? Ankaŭ mi ja tiam ne la tutan veron sciis. Temas do jen pri kio: Duneĉka, dungiĝinte en ilia domo kiel guvernistino, antaŭri- cevis cent rublojn kondiĉe de ĉiumonata depreno el la salajro, kaj pro tio ŝi ne povis maldungiĝi sen finpagi la ŝuldon. Tiun sumon (mi povas nun ĉion klarigi al vi, kara Rodja) ŝi prenis ja plejparte por sendi al vi sesdek rublojn, kiujn vi tiam tre bezonis kaj kiujn vi ricevis pasintjare. Tiam ni mensogis al vi, skribinte, ke tio estas el la ŝparita mono de Duneĉka, ja tio estis malvero, nun mi do sciigas al vi la tutan veron, tial ke nun ĉio ŝanĝiĝis abrupte, kva- zaŭ per Ia dia volo, al pliboniĝo, kaj por ke vi sciu kiel Duneĉka vin amegas kaj kian oran koron ŝi havas. Efektive, komence sinjoro Svidrigajlov traktis ŝin tre krude kaj ĉe la tablo faris pri ŝi ma- lĝentilaĵojn kaj mokojn... Mi tamen ne volas priskribi tiujn pezajn detalojn por ne emocii vin vane, ja ĉio jam estas finita. Kurte, malgraŭ la bona kaj nobla rilato de Marfa Petrovna, la edzino de sinjoro Svidrigajlov, kaj de aliaj hejmanoj, Duneĉka fartis tre mal- bone, precipe kiam sinjoro Svidrigajlov, laŭ sia malnova armea ku- timo, havis iom da vaporo en la kapo. Sed kio okazis poste? Imagu: tiu ekstravaganculo jam delonge ekhavis pasion al Dunja, sed kaŝis

33

tion sub la masko de la krudeco kaj malamo al ŝi. Eble li eĉ mem hontis kaj sentis teruron pro tiuj facilanimaj aspiroj, vidante sin jam viro maljuna, patro de I' familio, kaj pro tio li kontraŭvole ko- leris kontraŭ Dunja. Aŭ eble, per sia kruda traktado kaj mokoj li nur volis ŝirmi de ĉiuj la veron. Tamen li ne eltenis kaj fine ku- raĝis fari al Dunja senkaŝan naŭzan proponon, promesante al ŝi grandajn rekompencojn kaj ke li mem ĉion lasos kaj kun ŝi forve- turos en alian vilaĝon aŭ eksterlanden. Vi do imagas ŝiajn sufe- rojn! Tuj lasi la oficon ne eblis, ne nur pro la monŝuldo, sed an- kaŭ pro la kompato al Marfa Petrovna, kiu povus ekhavi suspek- tojn, kaj sekve, semi en la familio malpacon. Cetere, ankaŭ Dunja neeviteble ricevus infamion. Ankoraŭ estis multaj kialoj, pro kiuj Dunja neniel povis liberiĝi el tiu terurejo pli frue ol post ses se- majnoj. Vi certe bone scias Dunjan, scias kiom ŝi estas saĝa kaj kian firman karakteron ŝi havas. Duneĉka kapablas multon toleri kaj eĉ en ekstremaj kazoj ŝi trovas en si tiom da noblo, ke ŝi ne perdas sian firmecon. Eĉ al mi ŝi nenion skribis, por ne ĉagreni min, kvankam ni korespondis tre ofte. La solvo20 venis subite. Mar- fa Petrovna hazarde subaŭskultis sian edzon, kiu suplikis Dunjan en la ĝardeno kaj, ĉion miskompreninte, ĝuste ŝin pri ĉio akuzis, 6piniante ĝgste ŝin la kaŭzo de ĉio. Tuj en la ĝardeno okazis te- rura sceno: Marfa Petrovna eĉ frapis Dunjan, volis aŭskulti nenion, sed ŝi mem kriadis la tutan horon kaj, fine, ordonis tuj veturigi Dunjan al mi en la urbon per simpla kampara ĉarego, en kiun oni ĵetis ŝian tutan havaĵon, tolojn, robojn, ĉion sen kunligo kaj enpa- ko. Kaj tuj ekfalis forta pluvego, kaj Dunja, ofendita kaj malhono^. rigita, estis devigita veturi kun kampulo plenajn dek sep verstojn en sentegmenta ĉarego. Do pensu, kion mi povus respondi je via letero, kiun mi ricevis antaŭ du monatoj? Mi estis tre afliktita; la veron skribi al vi mi ne aŭdacus, ĉar tiam vi iĝus tre malfeliĉa, ĉargenita kaj indignigita, kaj cetere, kion vi povus fari? Nu eble al vi mem malutili, kaj ankaŭ Dunja malpermesis skribi pri tio; sed mi ne povis pienigi leteron per bagatelaĵoj aŭ per io ajn, ĝuste kiam la animo doloras. La tutan monaton tra nia tuta urbo oni klaĉis pri tiu historio, kaj ni eĉ ne plu povis viziti la preĝejon pro P malestimaj rigardoj kaj flustroj, oni eĉ en nia ĉeesto laŭte pri- parolis nin. ĉiuj konatoj forlasis nin, ĉesis eĉ nin saluti, kaj mi eksciis tute certe, ke komercistaj intendantoj kaj kelkaj kancelaria- noj intencis funde malhonorigi nin, ŝmirinte per gudro la porde- gon21 de nia domo, kaj pro tio la domluigantoj postulis, ke ni li- berigu la domon. La kaŭzo de tio estis Marfa Petrovna kiu sukcesis akuzi kaj kotigi Dunjan en ĉiuj familioj. En nia urbo ŝi konas ĉiujn kaj tiumonate ŝi konstante vizitis la urbon, kaj pro tio, ke ŝi estas iom babilema kaj ŝatas rakonti pri siaj familiaj aferoj kaj precipe plendi kontraŭ sia edzo al ĉiuj kune kaj popersone, kio tre aĉas, tiel do ŝi distrumpetis la tutan historion dum kurta tempo ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la distrikto. Mi malsaniĝis, Dunja ta- men estis pli firma ol mi, kaj vi ne imagas, kiel ŝi ĉion elportis kaj kiel ŝi nin subtenis kaj konsolis. Ŝi estas anĝelo! Sed Dio nin kompatis, niaj turmentoj ne estis longaj: sinjoro Svidrigajlov ekhon- tis, pentis, kaj, verŝajne, pro kompato al Dunja, prezentis al Marfa Petrovna kompletajn kaj elokventajn pruvojn pri la senkulpeco de Dunja, nome: la leteron, kiun Dunja, ankoraŭ antaŭ kiam Marfa Petrovna trafis ilin en la ĝardeno, estis devigita skribi kaj trans- doni al li, por rifuzi la intimajn dekiarojn kaj sekretajn rende- vuojn, pri kiuj li insistis, kaj kiu letero post la forveturo de Du- neĉka, restis en la manoj de sinjoro Svidrigajlov. En tiu letero ŝi plej flame kaj plej indigne riproĉis ĝuste la malnoblecon de lia konduto koncerne Marfan Petrovnan, rimarkigis al li, ke li estas patro de la familio kaj fine, kiel estas liaflanke hontinde turmenti kaj malfeliĉigi, sen tio malfeliĉan kaj sendefendan junulinon. Unu- vorte, kara Rodja, tiu letero estis tiom noblanime kaj kortuŝe skri- bita, ke mi ploregis legante ĝin, kaj ĝis nun mi ne povas legi ĝin sen larmoj. Krom tio, por senkulpigo de Dunja, aperis finfine an- kaŭ atestoj de la servistoj, kiuj vidis kaj sciis multe pli ol imagis sinjoro Svidrigajlov, kio, cetere, estas tute kutima. Marfa Petrov- na estis perpleksita kaj «denove mortigita», kiel ŝi mem konfesis al ni, tamen plene konvinkiĝinte pri la senkulpeco de Duneĉka, jam en la sekva tago, dimanĉe, alveturinte en la katedralon, sur- genue kaj larmante ŝi petegis la dipatrinon doni al ŝi la forton su- peri la novan plagon kaj plenumi sian devon. Poste, el la katedra- lo, nenien flankiĝinte, ŝi rekte alveturis al ni, ĉion rakontis al ni, amare ploris, pentis, brakumadis Dunjan kaj petis ŝian pardonon. La saman matenon, sen prokrasto, rekte el nia domo, ŝi ekiris laŭ ĉiuj domoj en la urbo kaj ĉie, per la plej flataj por Dunja esprimoj, verŝante larmojn, ŝi restarigis ŝian virtecon kaj noblon de ŝiaj sen-

13 1541 toj kaj de la konduto. Eĉ plie, al ĉiuj ŝi demonstris kaj legis la- ŭtvoĉe la leteron de Dunja al sinjoro Svidrigajlov kaj eĉ permesis kopii ĝin (kio, laŭ mi, estis jam troa). Tielmaniere, ŝi devis kel- kajn tagojn laŭvice ĉirkaŭveturi en la urbo ĉiujn, ĉar multaj sentis sin ofenditaj, ke ŝi ne ilin vizitas, kaj, tiamaniere do, kreiĝis vicoj, kaj en ĉiu domo oni ŝin atendis, kaj ĉiuj antaŭsciis kiam kaj kie Marfa Petrovna estos leganta tiun leteron, kaj por ĉiu relego de- nove kolektiĝis eĉ tiuj, kiuj la leteron jam kelkfoje aŭdis ĉu en sia domo, ĉu ĉe konatoj. Mia opinio estas, ke multon, tre multon ŝi faris superflue, sed ja tia estas la karaktero de Marfa Petrovna. Sufiĉas, ke ŝi plene restarigis la honoron de Dunja kaj la tuta fieco de tiu kazo kuŝiĝis per eterna malhonoro sur ŝian edzon, kiel sur la ĉefan kulpinton, tiel ke mi eĉ iom kompatas lin; eble tro severas la puno al tiu ekstravaganculo. Tuj oni komencis inviti Dunjan, ke ŝi faru en kelkaj domoj lecionojn, sed ŝi rifuzis. ĉenerale ĉiuj su- bite komencis trakti ŝin kun aparta estimo. Kaj tio pleje kontribuis ankaŭ al tiu neatendita cirkonstanco, pro kiu nun ŝanĝiĝas, eblas diri, nia tuta sorto. Do sciu, kara Rodja, ke al Dunja svatiĝis fia- nĉo kaj ŝi jam donis sian konsenton, kaj ĝuste tion mi nun rapidas al vi komuniki. Kaj kvankam tiu afero estis farita sen via konsilo, vi, kredeble, ne plendos, ĉar vi mem vidos, ke atendi kaj prokrasti ĝis alveno de via respondo estus tute maleble. Kaj cetere ne povus vi koresponde pritaksi ĉion en precizeco. Okazis do tiel. Li estas jam korta konsilisto, Petro Petroviĉ Luĵin, fora parenco de Marfa Petrovna, kies kontribuo en tiu afero estas granda. Li komencis per tio, ke per ŝi li esprimis sian deziron konatiĝi kun ni; li estis konvene akceptita, trinkis kafon, kaj jam la sekvan tagon li sendis leteron, en kiu tre ĝentile li esprimis sian proponon kaj petis ra- pidan kaj firman respondon. Li estas viro praktika kaj tre okupita kaj nun li rapidas en Pĉterburgon, do ĉiu minuto por li estas oro. Ni, kompreneble, estis komence tre frapitaj, ĉar tio okazis tro ra- pide kaj neatendite. La tutan tagon ni pripensis kaj interkonsiliĝis. Li estas viro fidinda kaj bonstata, servas en du oficoj kaj jam ha- vas la propran kapitalon. Kvankam li havas jam kvardekkvin jarojn li sufiĉe agrable aspektas kaj ankoraŭ plaĉas al virinoj. Nu kaj ĝenerale li estas viro solida kaj bonedukita, nur iom moroza kaj iom tromemfida. Sed tio, povas esti, nur ŝajnas, pro la unua ri- gardo. Mi do avertas vin, kara Rodja, kiam vi renkontiĝos kun li en Peterburgo, kio tre baldaŭ okazos, ne juĝu lin tro rapide kaj flame, kiel vi kutimas, eĉ se io en li unuavide ne plaĉos al vi. Mi tion diras al vi por okazo, se ĝuste tiel okazos, kvankam mi estas certa, ke li agrable impresos vin. Kaj cetere, por ekkoni homon bo- ne, necesas fari tion nehaste kaj atenteme, por ne fari eraron kaj eviti antaŭjuĝon, kiun poste tre malfacilos korekti kaj glatigi. Kaj Petro Petroviĉ, almenaŭ laŭ multaj trajtoj, estas homo tre estimin- da. Jam en la unua vizito li deklaris al ni, ke li estas homo kon- servativa, kvankam li multe simpatias, laŭ lia propra esprimo, kun «konvinkoj de niaj plej modernaj generacioj» kaj estas malamiko de ĉiuj superstiĉoj. Li ankoraŭ multe parolis, ja li estas iom vanta kaj tre ŝatas ke oni lin aŭskultu, sed tio apenaŭ estas malvirto. Mi, kompreneble, malmulte lin komprenis, sed Dunja klarigis al mi, ke kvankam li estas ne tro klera, sed saĝa kaj, ŝajne, bona. Vi scias la karakteron de via fratino, Rodja. Ŝi estas junulino firma, pru- denta, tolerema kaj grandanima, kvankam kun koro ekflamiĝema, kion mi studis en ŝi tre bone. Certe, kaj de ŝia kaj de lia flanko mankas ĉi tie aparta amo, sed Dunja, krom tio ke ŝi estas junulino saĝa — ŝi samtempe estas tre nobla, kiel anĝelo, kaj prenos al si kiel devon krei feliĉon al la edzo, kiu siavice zorgus pri ŝia feliĉo, kaj pri la lasto ni dume ne havas grandajn kaŭzojn dubi, eĉ spite la rapidecon, kun kiu, oni konfesu, la afero fariĝis. Cetere, li estas viro tre prudenta kaj, certe, li mem vidos, ke lia propra edza feliĉo estos des pli firma, ju pli feliĉos ĉe li Duneĉka. Kaj koncerne iujn tuberojn en lia karaktero, iujn malnovajn kutimojn kaj eĉ kelkan pensdiferencon (kio ne eviteblas eĉ inter la plej feliĉaj geedzoj), pri tio Duneĉka mem al mi diris, ke ŝi kredas je si, ke mankos pro tio problemoj kaj ke ŝi multon kapablas elteni, kondiĉe ke la pluaj interrilatoj estu honestaj kaj justaj. Li, ekzemple, ankaŭ al mi ko- mence ŝajnis iel bruska; sed tio ja povas esti ĝusta, ĉar li estas homo sincera, nu certe ja tiel. Ekzemple, en la dua vizito, jam ri- cevinte la konsenton, en interparolo li diris, ke jam antaŭ la ko- natiĝo kun Dunja, li decidis edzinigi junulinon honestan kaj sen- dotan, kaj nepre tiun kiu jam spertis mizeron; ĉar laŭ lia klarigo, la edzo devas nenion ŝuldi al la edzino, sed estus multe pli bone, se la edzino kredu la edzon sia bonfaranto. Mi aldonu, ke li espri- mis tion pli delikate kaj afable, ne kiel mi skribis forgesinte la ĝustajn esprimojn, kaj memoras nur la puran ideon, kaj, krome, li konfidencis tion tute senintence, sed evidente hazarde, kontraŭvole en la ardo de T interparolo, ĉar poste li penis eĉ korekti kaj mil- digi la diriton; sed al mi tamen tio ŝajnis iomete bruska, kaj tiel poste mi diris al Dunja. Sed Dunja eĉ agacite respondis al mi, ke «vortoj ankoraŭ ne estas agoj», kaj tio certe estas justa. Antaŭ fari la decidon, Duneĉka maldormis la tutan nokton, kaj kredante, ke mi jam estas endormiĝinta, ŝi leviĝis de 1' lito kaj dum la tuta nokto pendolis el angul' en angulon tra la ĉambro; fine, surge- nuiĝis kaj longe flame preĝis antaŭ ia ikono, kaj matene sciigis al mi, ke ŝi decidis konsenti.

Mi jam menciis, ke Petro Petroviĉ estas veturonta en Peterbur- gon. Li havas tie grandajn aferojn, kaj li intencas establi en Pe- terburgo publikan advokatan konsultejon. Li jam delonge havas ju- ristan praktikon kaj ĵus antaŭ kelkaj tagoj gajnis gravan proceson. Krome, en Peterburgon li devas iri pro iu konsiderinda afero en la senato. Tiel, kara Rodja, ankaŭ por vi li povas esti tre utila en ĉiuj flankoj, kaj mi kun Dunja opinias, ke vi jam de la nuna tago certe povus komenci vian estontan karieron kaj taksi vian sorton kiel jam tute certiĝintan. Ho, se tio realiĝus! Tio estus tia profito, ke ĝin necesus taksi nur kiel la rektan favoron de la Eternulo! Kiel Dunja revas pri tio! Ni jam riskis diri kelkajn vortojn pri tio al Petro Petroviĉ. Li respondis singarde, dirinte, ke certe, li ne povos labori sen sekretario, do, kompreneble, estus preferinde pagi sala- jron al parenco, ne al fremdulo, sed nur se tiu montriĝus kapabla por la ofico (kaj pri via kapablo dubi ne eblas!); samtempe li esprimis supozon, ke viaj universitataj studoj eble ne lasos al vi su- fiĉan tempon por labori ankaŭ en lia kontoro. Kaj ĉe tio tiam ni haltis, sed Dunja pensas nun nur pri tio. Jam dum kelkaj tagoj ŝi vere febras kaj ŝi eĉ kompilis projekton pri tio, ke vi estonte iĝos kamarado kaj eĉ kompaniano de Petro Petroviĉ en liaj juraj aferoj, des pli ke vi studas en la jura fakultato. Mi, Rodja, plene konsen- tas kun ŝi kaj kun ĉiuj ŝiaj planoj kaj esperoj, vidante ilin tre rea- ligeblaj; kaj spite la nunan tre kompreneblan evitemon de Petro Petroviĉ (ja li vin ankoraŭ ne konas), Dunja firme certas, ke ŝi ĉion sukcesos aranĝi per sia bona influo al sia estonta edzo. Kaj pri tio ŝi certas. Ni, kompreneble, estis singardaj kaj diris al Peyo Petroviĉ nenion el niaj revoj pri la estonto kaj ĉefe pri tio, ke vi estos lia kompaniano. Li estas viro konservativa, kaj li probable ri- latus al tio tre seke, ja ĉi ĉio ŝajnus al li nur fantazioj. Ankaŭ nek mi nek Dunja eĉ unu vorton ne diris al ii pri niaj aspiroj, ke li helpos al ni vivteni vin dum viaj universitataj studoj. Ni silentis pri tio, ĉar, unue, tio mem okazos iom post iom. Li kredeble sen pre- tekstaj paroloj mem proponos (ja li ne povos rifuzi tion al Dunja!) tiom pli, ke vi ja povas iĝi lia ĉefa helpanto en la kontoro, kaj vi ricevos tiun helpon ne kiel almozon, sed kiel merititan salajron. Tiel volas aranĝi Duneĉka, kaj mi komplete konsentas kun ŝi. Due, ni silentis pri tio, ĉar mi tre ŝatus starigi vin apud li, dum via okazonta renkontiĝo je la sama nivelo. Kiam Dunja admire ra- kontis al li pri vi, li respondis ke antaŭ juĝi pri la homo unue oni devas vidi lin deproksime per la propraj okuloj, kaj ke li preferas mem, ĉe persona konatiĝo, formi pri vi sian opinion. A1 mi ŝajnas, kara Rodja, laŭ kelkaj konsideroj (cetere, neniel koncernantaj Pe- tron Petroviĉ, sed simple, laŭ kelkaj miaj propraj, personaj, eble eĉ oldulinaj, virinaj kapricoj), — al mi ŝajnas, ke mi eble farus pli bone, se post ilia geedziĝo mi loĝus aparte, same kiel nun mi lo- ĝas, sed ne kun ili. Mi tute certas, ke li aperos tiom nobla kaj ĝentila, ke li mem invitos min kaj proponos ne plu disiĝi de la fi- lino, kaj ĝis nun li tion ankoraŭ ne faris nur pro tio, ĉar estas sen vortoj memkompreneble; sed mi rifuzos. Dum mia vivo mi ri- markis pli ol unu fojon, ke la vira koro ne tre ŝatas bopatrinon, kaj mi ne nur deziras kaŭzi al iu neniun embarasiĝon, sed mi vo- las mem restadi libera, dum mi havas pecon da pano kaj tiajn ge- filojn kiel vi kaj Duneĉka. Se estos eble, mi ekloĝos ie proksime de vi ambaŭ, ĉar mi, Rodja, Ia plej agrablan sciigon rezervis por la fino de la letero: sciu do, mia karulo, ke probable tre baldaŭ ni ĉiuj renkontiĝos denove kaj brakumos unu la aliajn, ĉiuj ni tri- ope, post preskaŭ trijara disiĝo! Jam estas certe decidite, ke mi kaj Dunja veturos en Peterburgon, mi ne scias kiam ĝuste, sed kom- preneble tre baldaŭ, eble eĉ post unu semajno. Ĉio dependas de Petro Petroviĉ, kiu post la establiĝo en Peterburgo tuj sciigos al ni. Li volas pro kelkaj konsideroj, plej rapide okazigi la geedziĝan ceremonion kaj eĉ, se tio eblos, festeni la nupton en la nunaj vian- dotagoj kaj se ni ne sukcesos, tiam tuj post la fasto de P Ĉieliro de Maria22. Ho, kun kia feliĉo mi alpremos vin al mia koro! Dunja jam emociiĝas pro la baldaŭa renkonto kun vi kaj foje ŝi ŝerce di- ris, ke eĉ sole pro tio ŝi iĝus la edzino de Petro Petroviĉ. Anĝelo ŝi! Ŝi nun nenion alskribas por vi, ŝi nur petis min skribi, ke ŝi tiom multe devas interparoli kun vi, tiom multe, ke nun ŝi ne ku- raĝas preni la plumon, ĉar en kelkaj linioj oni nenion povas ra- konti, sed nur ĉargeni sin. §i nur petas forte brakumi vin kaj sendi al vi multajn kisojn. Sed, spite al tio, ke ni, eble, tre baldaŭ re- vidiĝos persone, mi tamen en proksimaj tagoj sendos al vi monon, kiom mi povos. Nun, kiam ĉiuj eksciis, ke Duneĉka edziniĝos al Petro Petroviĉ, kaj mia kredito subite kreskis, mi tute certas ke Afanasij Ivanoviĉ pagos al mi, je la garantio de mia pensio eĉ sep- dek kvin rublojn, mi do sendos al vi eble dudek kvin rublojn, aŭ eĉ tridek. Mi sendus eĉ pli, sed mi timas pri la vojelspezoj. Kvan- kam Petro Petroviĉ estis tiom kompleza, prenante sur sin parton de la elspezoj de nia veturo en la ĉefurbon, nome li mem proponis je sia propra kosto veturigi niajn pakaĵojn kaj grandan kofron (iel pere de liaj konatoj), ni tamen devas kalkuli ankaŭ pri nia restado en Peterburgo, kie ne eblas aperi sen groŝo, almenaŭ en la ko- mencaj tagoj. Cetere, mi kaj Dunja jam precize kalkulis ĉion, kaj ni trovis, ke la vojaĝo kostos nemulte. De ni ĝis la fervojo estas nur naŭdek verstoj, kaj ni jam por ĉia okazo interkonsentis kun konata kampulo-veturigisto; kaj poste ni bonorde veturos en tria- klasa vagono. Do, povas esti, ke ne dudek kvin, sed verŝajne tri- dek rublojn mi povos al vi sendi. Sed sufiĉas; jam du foliojn mi ambaŭflanke dense plenigis, kaj ne plu restas loko; post nia tuta historio kun tiom multaj okazaĵoj! Kaj nun, mia karega Rodja, mi brakumas vin ĝis nia baldaŭa revidiĝo kaj benas vin per mia pa- trina beno. Amu Dunjan, vian fratinon, Rodja, amu tiel, kiel ŝi amas vin, kaj sciu, ke ŝi amas vin senfine, pli ol sin mem. Ŝi estas anĝelo, kaj vi, Rodja, vi estas nia ĉio — nia tuta espero kaj kredo. Nur estu feliĉa, kaj tiam ankaŭ ni feliĉos. Rodja, ĉu vi preĝas al Dio kiel antaŭe, kaj ĉu vi kredas je la amo de nia Kreinto kaj Re- demptoro. Timas mia koro, ke ankaŭ vin forlogis la nuntempa mo- da senkredemo? Se estas tiel, mi do preĝas por vi. Rememoru, ka- ra, kiel en via infanaĝo, kiam vivis la patro, vi pepis viajn preĝojn sur miaj genuoj kaj kiel ni ĉiuj tiam estis feliĉaj! Adiaŭ, aŭ prefere ĝis la revido! Mi brakumas vin tre forte kaj kisas multfoje.

Fidele via Pulĥeria Raskoljnikova".



Поделиться книгой:



Регистрация