Preskaŭ dum la tuta tempo, kiam Raskoljnikov legis, ekde la komen- co de ia letero, lia vizaĝo malsekis pro larmoj; sed kiam li finis, ĝi estis pala, kurba pro kramfo, kaj peza, gala, malica rikano serpentis sur liaj lipoj. Li kuŝigis sian kapon sur dika, trivita kuseno, kaj pensis, longe pensis. Forte batis lia koro, kaj forte ondis liaj pensoj. Fine, li eksentis sufokon kaj malvaston en tiu flava ĉambraĉo, simila al ŝranko aŭ kofre- go. Liaj rigardo kaj penso postulis vaston. Li kaptis la ĉapelon kaj eliris, ĉi-foje jam sen timo iun renkonti sur la ŝtuparo: li forgesis pri tio. Li direktiĝis al la insulo Vasiljevskij trans la avenuo V.23, kvazaŭ li estus hastanta tien pro afero, sed, laŭ sia kutimo, li iris sen senti teron sub la piedoj, ion flustrante kaj eĉ laŭte parolante kun si, kio tre mirigis pasantojn. Multaj prenis lin por ebriulo.
IV
La letero de la patrino elturmentis lin. Sed koncerne la plej ĉefan, la fundamentan punkton, li eĉ momentan dubon ne havis, eĉ kiam li le- gis la leteron. La esenco de la afero estis decidita en lia kapo, kaj de- cidita definitive: "Ne okazos tiu geedziĝo, dum vivas mi, ĝi ne okazos! Tiu sinjoro Luĵin iru al diablo!"
"Ĉar ta afero tute klaras, — li murmuris interne, kun rikano, kaj malice antaŭjubilis pri la sukceso de sia decido. — Ne, panjo, ne, Dun- ja, neniel vi superruzos min!.. Ili eĉ pardonpetas, ke ne petis mian kon- silon kaj sen mi la aferon decidis! Nu, certe! Ili kredas, ke nun jam rompi maleblas. Nu ni vidos — ĉu maleblas aŭ fareblas! Kian pretekston fundamentegan ili elserĉis: «ja tia, laŭ ili, okupita homo estas tiu Petro Petroviĉ, ke eĉ edziĝi li povas neniel ol sur poŝtaj ĉevaloj, preskaŭ en vagonaro». Ne, Duneĉka, ĉion mi vidas Mj komprenas, pri kio vi tiom multe intencas interparoli kun mi; komprenas ankaŭ tion, pri kio vi pen- sis la tutan nokton paŝante tra la ĉambro, kaj pri kio vi preĝis antaŭ la ikono de Kazanja Dipatrino, kiu staras en la dormoĉambro de la patrino. Ja pezas la vojo sur la Golgoton. Hm... Do estas decidite jam definitive: al aferema, racia viro vi bonvolas edziniĝi, Avdotja Romanovna, al viro havanta la propran kapitalon
...Estas interese, tamen, por kio la patrino pri «plej modernaj gene- racioj» al mi skribis? Ĉu simple por karakterizi personon aŭ kun plia ce- lo: klini min en la flankon de sinjoro Luĵin? Ho, ruzaj inoj! Interese estus klarigi ankoraŭ unu cirkonstancon: ĝis kioma grado ili estas sin- ceraj inter si, tiun tagon kaj tiun nokton kaj dum la tuta sekva tempo? ĉu ĉiuj vortoj inter ili estis diritaj rekte, aŭ ili ambaŭ komprenis, ke kiel ĉe unu tiel ĉe la alia en la koro kaj kapo estas la samo, kaj tial ili ne devis ion diri aŭ ion malsekretigi. Evidente, ĝuste tiel okazis; el la letero klaras: al la patrino li ŝajnis bruska, iometc; kaj la naiva patrino siajn rimarkojn komencis trudi al Dunja. Kaj tiu, kompreneble, koleriĝis kaj «agacite respondis». Nu, certe! Kiu ne iĝus freneze kolera, kiam eĉ sen naivaj demandoj la afero estas komprenebla kaj klara, kaj mankas vortoj por paroli. Nu, kaj kial ŝi skribas al mi: «Amu Dunjan, Rodja, ja ŝi amas vin pli ol sin mem», ĉu tio ne estas rimorsoj, kiuj ŝin mem kaŝe turmentas, pro tio ke ŝi oferis la filinon por la filo. «Vi estas nia espero, vi estas nia ĉio!» Ho, panjo!..." Malico pli kaj pli forte bolis en lia ani- mo, kaj se nun sinjoro Luĵin renkontiĝus al li, li verŝajne mortigus lin!
"Hm, estas vero, — li daŭrigis, sekvante la uraganon de
...Nu, ni lasu la patrinon, ja ŝi estas tia, je Dio, sed Dunja kial? Duneĉka, kara, mi scias ja vin! Ja vi estis jam preskaŭ dudekjara, kiam lastfoje mi vidis vin: do karakteron vian mi jam komprenis. La patrino skribas, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Tion mi sciis. Tion mi jam antaŭ du kaj duona jaroj sciis kaj de tiu tempo dum du kaj duona jaroj pri tio pensis, pri tio nome, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Ja se eĉ sinjoron Svidrigajlov kun ĉiuj konsekvencoj ŝi kapablis elteni, ŝi do vere kapablas elteni multon. Kaj nun ili imagis, la patrino kaj Dunja, ke ankaŭ sinjoron Luĵin eblas elteni, la homon kiu prezentas teo- rion pri avantaĝo de edzinoj prenitaj el mizero kaj feliĉigitaj fare de la edzoj, kaj kiu prezentas ĝin preskaŭ dum la unua renkontiĝo. Nu, ni koncedu ke li «konfidencis kontraŭvole», spite sian raciecon (eble li tute ne kontraŭvole konfidencis, sed nome havis la intencon rapide klarigi), sed Dunja, Dunja? Ja klaras al ŝi tiu homo, kaj kun li ŝi devos vivi. Ja ŝi preferos manĝi nigran panon per akvo posttrinkante, ol vendi sian animon, ol ŝanĝi moralan liberon kontraŭ komforto, eĉ kontraŭ la tuta Ŝlesvigo-Holstinio24, des pli ne kontraŭ sinjoro Luĵin. Ne, ne tia estis Dunja, kiam ni kunis, kaj... certe ŝi ne ŝanĝiĝis ankaŭ nun!... Vanas paroloj! Malfacilas Svidrigajlovoj! Malfacilas kontraŭ ducent rubloj ia tu- tan vivon esti guvernistino en provinco, sed mi tamen scias, ke mia fra- tino pli volonte servus kiel negro ĉe usona plantejestro aŭ kiel latvo ĉe bieno de baltgermano25, sed neniam ŝi enkotigus sian spiriton kaj mora- lecon per ligo kun homo kiun ŝi eĉ ne estimas, kaj kun kiu ŝi havas nenion komunan, per ligo eterna el sia sola propra profito! Eĉ se sinjoro Luĵin estus farita el pura oro aŭ el monolita brilianto, ankaŭ tiam ŝi ne konsentus iĝi leĝa kunloĝantino de sinjoro Luĵin! Kial do nun ŝi kon- sentas? Kiu mistero? Kiu solvo? Sed klaras, ke por si, por sia komforto, eĉ por sia savo el morta danĝero, ŝi neniam sin vendus, sed ja vendas sin por alia! Por la kara, por la adorata homo ŝi sin vendos! Jen do la tuta mistero; por la frato, por la patrino ŝi sin vendos! Ĉion vendos! Ho, ĉi tie mi eĉ sian moralecon humiligos; liberon, trankvilon, eĉ konscien- ĉon, ĉion, ĉion en la pulbazaron mi portos. Eh, pereu la vivo! Nur miaj amataj estaĵoj estu feliĉaj. Plie, eĉ propran kazuistikon mi elpensos, ĉe jezuitoj lerninte, kaj por tempo eble eĉ min mem trankviligos, konvin- kinte ke tiel necesas, por bona celo. Jen tia mi estas, kaj ĉio klaras, kiel la taga lumo. Klaras, ke ĉi tie, neniu alia, sed Rodion Romanoviĉ Raskoljnikov estas la ĉefa kaŭzo, la figuro en la unua plano. Nu jes ja, lian feliĉon li povas konstrui, pagi lian universitatan studadon, fari kom- paniano en la kontoro, lian tutan sorton certigi, verŝajne lin faros riĉulo, honorata kaj estiminda, eble eĉ kiel glora hom* finonta la vivon! Sed la patrino! Ah, ja estas Rodja, karega Rodja, la unuenaskito! Nu, kiel eblas por la unuenaskito ne oferi la filinon, eĉ tiel bonan! Ho, amantaj kaj maljustaj koroj! Bagatele: en tio vi eĉ la loton de Soneĉka verŝajne ne rifuzus! Soneĉka, Soneĉka Marmeladova, la eterna Soneĉka, dum ek- zistas la mondo! Ĉu la oferon, la oferon vi bone mezuris? Ĉu tiel? ĉu laŭforte? Ĉu vi scias, Duneĉka, ke la loto de Soneĉka neniel estas pli malbona ol tiu kun sinjoro Luĵin? «Mankas ĉi tie amo», — skribas la patrino. Kio do, se krom la amo mankas ankaŭ estimo, kaj kontraŭe, jam ekzistas abomeno, malestimo, naŭzo, kio do tiam? Kaj rezultas ti- am, ke denove necesos «zorgi pri la pureco». Ĉu ne tiel? Ĉu vi kompre- nas, ĉu vi komprenas, kion signifas tiu pureco? Ĉu vi komprenas ke la luĵina pureco estas egala al la pureco de Soneĉka, kaj eble ec pli aĉa, pli kota, pli fia, ĉar vi, Duneĉka, tamen, esperas je certa komforto, dum tie temas pri malsata morto! «Multe, multe kostas, Duneĉka, tiu pureco!» Nu, kaj se poste ne estos tolereble, ĉu vi pentos? Kiom da funebro, ĉagreno, damnoj, larmoj de ĉiuj kaŝataj, kiom vi havas? Ja vi ne estas Marfa Petrovna? Kaj kio okazos tiam al la patrino? Ja ŝi eĉ nun ne estas trankvila, ŝi turmentiĝas; sed kiam ŝi klare ĉion vidos? Kaj kion faru mi?.. Kion vi tamen pri mi pensis? Ne deziras mi vian oferon, Duneĉka, mi ne deziras, panjo! Ne okazos tio, dum mi estas viva, ne okazos, ne okazos! Mi malakceptas!" Li subite haltis, rekonsciiĝinte.
"Ĉu ne okazos? Sed kion vi faros do, ke ĝi ne okazu? Ĉu vi malper- mesos? Laŭ kia rajto? Kion vi povas al ili promesi el sia flanko, por tian rajton havi? Ĉu dediĉi al ili tutan sorton vian, tutan estonton,
Tiel li sin turmentis kaj mokis per tiuj demandoj, eĉ kun ia ĝuo. Ce- tere, ĉiuj ĉi demandoj estis ne novaj, ne subitaj, sed malnovaj, jam de- longe maturiĝintaj. Jam delonge ili turmentis lin, elpreminte lian tutan koron. Jam delonge ekĝermis en li tiu ĉi nuna angoro, ĝi kreskis, aku- muliĝis, kaj lastatempe maturiĝis kaj koncentriĝis, alpreninte formon de terura, sovaĝa kaj fantasta demando, kiu elturmentis liajn koron kaj cer- bon, neeviteble postulante solvon. Nun la letero de la patrino frapis lin kvazaŭ fulmotondro. Klaras, ke nun ne angori necesas, ne suferi pasive per nuraj rezonoj pri tio, ke la demandoj ne estas solveblaj, sed nepre ion fari, kaj tuj, kaj urĝe. Je ajna prezo li dcvis nun decidiĝi, almenaŭ al io, aŭ...
"Aŭ tute rezigni la vivon! — li kriis en subita furiozo, — humile ak- cepti la sorton kia ĝi estas, unu fojon por ĉiam, kaj sufoki en si ĉion, rezigninte de ĉia rajto agi, vivi kaj ami!"
"Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni nenien povas iri? — subite li rememoris la hieraŭan demandon de Marmeladov, — ĉar necesas, ke ĉiu homo iru almenaŭ ien..."
Subite li tremeris: ankoraŭ unu penso, ankaŭ hieraŭa, denove fulmis en lia kapo. Sed li tremeris ne pro tio, ke tiu penso fuimis. Ja li scias, ii
Li haste ĉirkaŭrigardis, li serĉis ion. Li ekvolis sidiĝi kaj serĉis ben- kon; tiam li estis iranta sur la bulvardo K.26 Benko vidiĝis antaŭe, post cento da paŝoj. Li ekiris laŭeble rapide, sed sur la vojo al li okazis eta aventuro, kiu por kelkaj minutoj logis lian tutan atenton.
Okulserĉante benkon, li rimarkis antaŭ si, proksimume je dudek pa- ŝoj, irantan virinon, sed komence li haltigis sur ŝi neniun atenton, same kiel sur aliaj aperantaj ĉirkaŭ li objektoj. Jam ofte okazis tiel, ke li ve- nis, ekzemple, hejmen kaj absolute ne memoris la vojon kiun li iris, kaj ii jam alkutimiĝis tiel iri. Sed en la iranta virino estis io stranga kaj, de la unua rigardo, frapanta okulojn, ke iom post iom lia atento komen- cis al ŝi kateniĝi, — komence kontraŭvole kaj kvazaŭ agacite, sed poste pli kaj pli forte. Li subite ekvolis kompreni, kio stranga estas en tiu vi- rino? Unue, la junulino evidente estis tre juna, ŝi iris en tia varmego liberhara, sen ombrelo kaj sen gantoj, iel ridinde svingante la manojn. Sur ŝi estis silka robeto el leĝera ŝtofo, sed ankaŭ iel bizare vestita, ape- naŭ butonita, kaj dorse ĉe la talio, ĝuste super la jupo, ŝirita, granda ŝtofpeco pendis balanciĝante. Eta kaptuko estis surmetita sur la nudan kolon, sed iel oblikve kaj flanke. Fine, la junulino iris per malfirmaj kruroj, stumblante kaj eĉ ŝanceliĝante ĉiudirekten. Tiu renkonto, finfine, ekscitis la tutan atenton de Raskoljnikov. Li atingis la junulinon ĝuste ĉe la benko, sed veninte al la benko, ŝi falis sur ĝin, en angulon, ĵetis sur la benkodorson la kapon kaj fermis la okulojn, evidente pro troa la- ciĝo. Atente ŝin rigardinte, li tuj divenis ke ŝi estas tute ebria. Strange kaj absurde estis vidi tion. Li eĉ ekpensis, ke eble li eraris. Antaŭ li estis tre juna vizaĝeto, proksimume deksesjara, eĉ, povas esti, nur dek- kvinjara, — malgranda, blonda, beleta, sed tuta ardiĝinta kaj kvazaŭ ŝveleta. La knabino ŝajne jam ne multon kapablis kompreni; unu kruron ŝi metis sur la alian, eiŝovinte ĝin el sub la robo pli ol dece, kaj laŭ ĉiuj indicoj, apenaŭ konsciante, ke ŝi estas surstrate.
Raskoljnikov nek eksidis nek foriris, sed embarasite staris antaŭ ŝi. Tiu bulvardo ĉiam estis dezerta, kaj nun je la dua horo kaj en tia var- mego, sur ĝi estis preskaŭ neniu. Kaj tamen, en flanko, proksimume je dek kvin paŝoj, ĉe la bulvardorando, haltis sinjoro, kiu tre videble ankaŭ ŝatus aliri la knabinon kun iuj celoj. Ankaŭ li evidente ekvidis ŝin de malproksime kaj volis atingi ŝin, sed lin malhelpis Raskoljnikov. Li ĵeta- dis sur lin kolerajn rigardojn, penante, cetere, ke ili restu nerimarkitaj, kaj senpacience atendis sian vicon, kiam la teda ĉifonulo foriros. La afe- ro estis klara. Tiu sinjoro estis proksimume tridekjara, fortika, grasa, sane floranta, kun rozkoloraj lipoj kaj kun lipharoj kaj tre elegante ve- stita. Raskoljnikov tre koleriĝis; li subite ekvolis iel ofendi tiun grasan dandon. Li por minuto lasis la knabinon kaj aliris la sinjoron.
He vi, Svidrigajlov!27 Kion vi ĉi tie bezonas? — li kriis, pugnigante la manojn kaj ridante per siaj lipoj ŝaŭmintaj pro la kolero.
Kion ĝi signifas? — severe demandis la sinjoro, kuntirinte la bro- vojn kaj degnece mirante.
Iraĉu vi for, jen kion!
Kiel ci aŭdacas, kanajlo!..
Kaj li svingis la vipon. Raskoljnikov ĵetiĝis sur lin kun la pugnoj, eĉ ne pensante, ke la fortika viro povus venki eĉ du tiajn, kia li. Sed tuj iu forte kaptis lin de malantaŭe, inter ili ekstaris policano.
Sufiĉe, sinjoroj, bonvolu ne lukti en publika loko. Kion vi volas? Kiu vi estas? — li severe turnis sin al Raskoljnikov, rimarkinte liajn ĉifonojn.
Raskoljnikov atente rigardis lin. Brava soldata vizaĝo kun griziĝintaj lip- kaj vango-haroj kaj komprenema rigardo.
ĉuste vin do mi volas, — li kriis kaptante lian brakon. — Mi estas eksa studento, Raskoljnikov... Tion ankaŭ vi povas ekscii, — li turniĝis al la sinjoro, — sed vi venu, mi ion montros al vi...
Kaj kaptinte la policanon ĉemane li tiris lin al la benko.
Jen, vidu, ŝi, tute ebria, ĵus iris sur la bulvardo; kiu scias kio ŝi estas, tamen ne estas simile, ke laŭ profesia celo. Verŝajne, ŝi estis trin- kigita kaj trompita... unuafoje... kompreneble? Kaj tiel lasita surstraten. Vidu, kiel la robo estas ŝirita, vidu, kiel vestita: ja ŝi estis
La policano tuj ĉion komprenis. La dika sinjoro estis, certe, klara, restis la knabino. La policano kliniĝis ŝuper ŝi por ekzameni deproksime kaj sincera kompato bildiĝis en liaj trajtoj.
Aĥ, kiel domaĝe! — li diris, balancante la kapon, — ankoraŭ kiel infano. Trompita, tio certas. He, fraŭlino, — li komencis ŝin voki, — kie vi loĝi bonvolas? — La knabino malfermis lacajn ebriajn okulojn, stulte rigardis la demandantojn kaj forsendis ilin per mansvingo.
Aŭskultu, — diris Raskoljnikov, — jen (palpinte en la poŝo, li el- prenis dudek kopekojn; fcliĉe trovitajn) jen, mendu fiakron kaj ordonu veturigi ŝin laŭ adreso. Nur la adreson necesas ekscii!
Fraŭlino, he fraŭlino! — rekomencis la policano, preninte la mo- non, — mi trovos por vi fiakron kaj mem kondukos vin. Kien.veturi? ha? Kiu adreso?
Hot!.. teduF... — balbutis la knabino kaj denove svingis la ma- non.
Ah, ah, kiel malbele! Ah, kia honto, fraŭlin', kia honto! — Li de- nove balancis la kapon, hontige, bedaŭrante kaj kolerante. — Jen tasko!
li turnis sin al Raskoljnikov kaj samtempe, fluge, denove ĉirkaŭrigar- dis lin de la piedoj ĝis la nuko. Stranga, vere, ankaŭ tiu ŝajnis al li: en tiaj ĉifonoj, sed mem pagas!
Kie vi trovis ŝin? — li demandis.
Mi ja diris al vi: ŝi antaŭ mi iris, ŝanceliĝante, sur ĉi bulvardo. ĉisiris la benkon kaj falis.
Ah, kia honto nun en la mondo kreskas, Dio! Tia etulino — jam ebria! Trompita, sendube ja! Jen, eĉ la robeto estas ŝirita... Afi, kiel nuntempe malĉasto kreskas... Ŝi verŝajne estas cl nobelinoj, el iuj mal- riĉaj... Nuntempe multas tiaj. Laŭaspekte kvazaŭ el la noblaj, el moŝtaj,
kaj li denove kliniĝis super ŝi.
Povas esti, ankaŭ ĉe li kreskis tiaj filinoj — "noblaj kaj moŝtaj", kun manieroj de bonedukitaj kaj kun ĉiaj simiaj inklinoj al la modo. ,
ĉefe, — klopodis Raskoljnikov, — jen al tiu fiulo ŝin ne donu! Ja ankaŭ li ŝin malhonorigos! Kun fermitaj okuloj eblas vidi kion li ce- las; jen fiuF, ne foriras!
Raskoljnikov parolis laŭte kaj rekte indikis lin per la mano. La viro ekaŭdis kaj intencis jam rekoleriĝi, tamen bridiĝis limigante sin per mal- estima rigardo. Poste li malrapide deiris ankoraŭ dek paŝojn kaj haltis.
Ne doni ŝin estas ja eble, — respondis la suboficiro medite. — Se nur la fraŭlino estus dirinta kien ŝin veturigi, ja... Fraŭlino, fraŭlino! — ii denove sin klinis.
ŝi subite vaste malfermis la okulojn, atente rigardis kvazaŭ ion kom- preninte, ekstaris de
Pu, senhontaj, trudaĉas! — ŝi diris refoje svinginte. ŝi ekiris ra- pide, sed kiel antaŭe forte ŝanceliĝante. La dando iris post ŝi, sed laŭ alia aleo, sen perdi ŝin el la vido.
Ne maltrankviliĝu, mi ne permesos, sinjoro, — rezolute diris la lipharulo kaj ekiris post ilin.
Eh, kiel malĉasto nun kreskadas! — li ripetis kun laŭta suspiro.
Tiun minuton kvazaŭ io pikmordus Raskoljnikov-on; dum unu mo-
mento li kvazaŭ renversiĝus.
Aŭskultu, hej! — li kriis al la lipharulo.
Tiu returniĝis.
ĉesu! Kial vi? Lasu! Amuzu li sin (li montris la dandon). Ja kial vi havu la zorgon?
Nekomprenante, la policano rigardis lin kun rondaj okuloj. Raskolj- nikov ekridis.
E-efi! — aŭdigis la policano, svingante la manon, kaj iris post la dando kaj la knabino. Evidente li prenis Raskoljnikov-on por frenezulo aŭ eĉ pli malbone.
"Miajn dudek kopekojn li forportis, — malice diris Raskoljnikov, re- stinte sola. — Nu prenu li ankaŭ de tiu kaj la knabinon kun ii lasu, ja tia estos la fino... Nu, kial mi intervenis helpi ĉi tie! Ĉu mi povas helpi? ĉu mi havas rajton helpi? Forglutu ili unu la alian vivaj, — kial mi zor- gu? Kaj kiel mi povis fordoni tiujn dudek kopekojn. Ĉu ili estas miaj?
Malgraŭ tiuj strangaj paroloj, li subite eksentis pezecon. Li eksidis sur la lasita benko. Liaj pensoj estis distritaj... Estis peze por li pensi pri io ajn en tiu minuto. Li ŝatus sin plene forgesi, ĉion forgesi, poste vekiĝi kaj rekomenci tute novan vivon...
Malfeliĉa knabino! — li diris, rigardinte en la malpleniĝintan benk- angulon. — ŝi rekonsciiĝos, ploros, poste la patrino ekscios... ŝin draŝos komence, poste skurĝos, dolore kaj malhonorige, eble eĉ forpelos... Kaj se ne forpelos, tamen elflaros iu Darja Francevna, kaj ekruliĝos mia knabino jen al tiu jen al alia... Poste tre baldaŭ kuracejo (tio ĉiam oka- zas al la knabinoj, kiuj loĝas kun tre honestaj patrinoj, kaj iom petolas sekrete), nu kaj poste... kaj poste denove kuracejo... vino... drinkcjoj... kaj ankoraŭ kuracejo... post du-tri jaroj estas ŝi kriplulino, kaj ŝi havos nur dek naŭ aŭ dek ok jarojn de
"Kaj kien mi iras? — li pensis subite. — Strange. Ja mi estis por io irinta. Apenaŭ traleginte la leteron, tuj ien mi iris... Sur la insulon Va- siljevskij, al Razumiĥin mi iris, jen kien, nun... mi memoras. Sed por kio, tamen? Kaj per kiu maniero la ideo iri al Razumiĥin enflugis ĝuste nun en mian kapon? Estas kurioze".
Li miris pri si. Razumiĥin estis unu el liaj malnovaj universitataj ka- maradoj. Rimarkindas, ke Raskoljnikov preskaŭ ne havis kamaradojn en la universitato, ĉiujn li evitis, neniun vizitis gaste, kaj malvolonte akcep- tis gastojn. Cetere, ankaŭ la aliaj baldaŭ forturniĝis de li. Nek en ĝene- ralaj kunvenoj nek en konversacioj nek en amuziĝoj nek en io alia li partoprenis. Studis li intense, sen kompati sin, kaj pro tio oni estimis lin, sed amis lin neniu. Li estis tre malriĉa, iel orgojla kaj nekomuni- kiĝema; kvazaŭ li estus ion kaŝanta interne. Kelkaj liaj kamaradoj pen- sis, ke li rigardas ĉiujn ilin kiel infanojn, desupre, kvazaŭ li ĉiujn ilin devancus kaj evolue kaj scie kaj konvinke kaj ke sur iliajn konvinkojn kaj interesojn li rigardas kiel sur ion malsuperan.
Kun Razumiĥin li tamen iel amikiĝis, nu ne tute amikiĝis, sed estis kun li pli parolema, pli sincera. Cetere, kun Razumiĥin ne eblis esti en alia rilato. Li estis mirinde gaja kaj komunikiĝema junulo, bonkora ĝis la simpleco. Cetere, sub tiu simpleco sin kaŝis profundeco kaj digno. La plej bonaj el liaj amikoj tion komprenis, ĉiuj lin amis. Li estis tute ne stulta, kvankam efektive de tempo al tempo kondutis simplule. Lia aspekto estis impresa — alta, magra, ĉiam malbone razita, nigrohara. De tempo al tempo li diboĉis, kaj havis famon kiel fortulo. Foje nokte, en kompanio, li per sola bato faligis iun altan gardiston. Li povis trinki kiel funelo, sed ankaŭ kapablis tute ne drinki; de tempo al tempo li petolis malpermeseble, sed kapablis ne petoli entute. Ankoraŭ tial Razumiĥin estis rimarkinda persono, ke neniuj fiaskoj lin povis konfuzi kaj neniujmalbonaj cirkonstancoj, ŝajne, povis subpremi lin. Li kapablis loĝi eĉ sur tegmento, toleri inferan malsaton kaj teruran malvarmon. Li estis tre malriĉa kaj nur mem, sola, vivtenis sin, akirante pcr iuj-tiuj laboroj la monon. Li konis tutan rozarion da fontoj, el kie li povis ĉerpi, kompre- neble, per honestaj rimedoj. Iufoje li la tutan vintron entute ne hejtis sian ĉambron, asertante ke tio estas eĉ pli agrabla, ĉar en malvarmo dormo estas pli profunda. Nun ankaŭ li estis devigita lasi la universita- ton, sed por nelonge, el ĉiuj fortoj li strebis rebonigi sian situacion, por havi la rimedojn daŭrigi la studadon. Raskoljnikov ne estis ĉe li jam ĉir- kaŭ kvar monatojn, kaj Razumiĥin eĉ ne sciis lian adreson. Foje, prok- simume antaŭ du monatoj, ili preskaŭ renkontiĝis surstrate, sed Raskolj- nikov sin deturnis kaj eĉ transiris al la alia flanko, por ke tiu lin ne rimarku. Kaj kvankam Razumiĥin lin rimarkis, li trairis pretere, ne de- zirante malkvietigi la
V
"Efektive, antaŭ nelonge mi havis intencon peti ĉe Razumiĥin iun la- boron, ke li akiru por mi ĉu lecionojn ĉu ion alian... — rezonis Raskolj- nikov, — sed kiel li nun povus helpi al mi? Nu, supozeble, li lecionojn akiros, nu, eĉ la lastan kopekon kun mi dividos, se haveblas ĉe li tiu kopeko, ke mi povu eĉ botojn aĉeti kaj la kostumon freŝigi, por iradi al la lecionojn... hm... Nu kaj plu? Kion mi faru per la kopekoj? Ĉu tio al mi nun estas necesa? Vere, estas ridinde, ke mi ekiris al Razu- miĥin..."
La demando, — kial nun li ckiris al Razumiĥin, — maltrankviligis lin pli, ol ŝajnis al li mem; li maltrankvile serĉis iun por si malican si- gnifon en tiu, ŝajne, plej ordinara ago.
"Do, ĉu la tutan aferon mi intencis sanigi per sola Razumiĥin, kaj trovis la solvon de ĉio en Razumiĥin?" — li mire demandis sin.
Li pensis frotante sian frunton, kaj, jen stranga afero, iel hazarde, subite kaj preskaŭ per si mem, post tre longa medito, en lian kapon ve- nis tre stranga penso.
49
"Hm... al Razumiĥin, — li diris subite tute trankvile, kvazaŭ trovinte definitivan solvon, — al Razumiĥin mi iros, certe... sed — ne nun...
4 3axa3 1541
Mi al li... la sekvan tagon post
Kaj subite li rekonsciiĝis.
"Post
Li lasis la benkon kaj ekiris, preskaŭ ekkuris; li sentis impeton turni sin reen, al la hejmo, sed iri hejmen por li subite iĝis terura abomeno: ĝuste tie, en la angulo, en tiu terura ŝranko
Lia nerva tremo transformiĝis en febron; li sentis eĉ malvarmon; en tia varmego li subite frostiĝis. Kvazaŭ pene li komencis, preskaŭ sen- konscie, laŭ iu interna bezono, esplori per la okuloj ĉiujn renkontatajn objektojn, kvazaŭ intense serĉante distriĝon, sed tio al li ne prosperis kaj li ĉiuminute refalis en siajn pensojn. Kiam li denove, kun tremero, relevis la kapon rigardante la ĉirkaŭaĵojn, tiam li tuj forgesis pri kio li ĵus estis pensinta kaj eĉ kie li ĵus iris. En tiu maniero, li trairis la tutan insulon Vasiljevskij, venis al la Malgranda Neva, trairis la ponton29 kaj returnis al la Insuloj. La verdaĵo kaj freŝo komence plaĉis al liaj lacaj okuloj, kutimaj al la urba polvo, kalko kaj grandegaj premantaj domoj. ĉi tie mankis sufoko, fetoro kaj drinkejoj. Sed baldaŭ ankaŭ tiuj novaj, agrablaj sentoj transformiĝis en malsanecajn, incititajn. Kelkfoje li haltis apud iu verdanta bieno, rigardis tra barilo, vidis en malproksimo, sur balkonoj kaj terasoj, belvestitajn virinojn kaj infanojn kurantajn en la ĝardenoj. Precipe logis lin floroj; li rigardis ilin plej longe. Ofte li ren- kontis ankaŭ luksajn kaleŝojn, rajdantojn kaj rajdantinojn; li postsekvis ilin per scivola rigardo sed forgesis pri ili ankoraŭ ĝis iiia malapero el la vido. Foje li haltis kaj rekalkulis sian monon: restis proksimume tri- dek kopekoj. "Dudek al la policano, tri al Nastasja por la letero... — sekve al la familio de Marmeladov mi donis hieraŭ kvardek sep aŭ kvin- dek kopekojn", — li pensis, pro io kalkulante, sed baldaŭ forgesis eĉ por kio li elpoŝiĝis la monon. Li rememoris tion, preterirante iun ĉipan manĝejon, kaj sentis, ke li volas manĝi. Enirinte li trinkis glaseton da vodko kaj manĝis kukon kun iu farĉo. Li finmanĝis ĝin survoje. Li tre delonge ne trinkis vodkon kaj ĝi tuj efikis, kvankam trinkita estis nur unu glaseto. Liaj piedoj subite peziĝis, kaj li eksentis fortan dormemon. Li ekiris hejmen; sed alirinte jam ĝis la insulo Petrovskij, haltis plene senforta, foriris de sur la vojo, enarbustiĝis, falegis sur herbon kaj tuj ekdormis.
En la malsaneca stato sonĝoj ofte distingiĝas per neordinara reliefe- co, klareco kaj elstara simileco al ia realo. Kelkfoje kunmetiĝas bildo monstrega, sed ia dekoro kaj la tuta proceso de P prezentaĵo dum tio povas esti tiom kredeblaj kaj tiom subtilaj detaloj, neatenditaj, sed arte konvenaj al la tuta amplekso de P bildo, ke en la realo ilin elpensi ne povus eĉ la sonĝanto mem, eĉ se li estus artisto sama kiel Puŝkin aŭ Turgenev. Tiaj sonĝoj, la malsanecaj sonĝoj, ĉiam longe restas en la me- moro kaj forte efikas al ŝanceliĝinta, jam incitita organismo de la homo.
4*
Teruran sonĝon vidis Raskoljnikov. Li sonĝis sian infanaĝon, ankoraŭ en la naskiĝa urbeto. Li estas sepjara kaj en festa tago, antaŭ vesperiĝo, promenas kun sia patro ekster la urbo. La tempo estas grizeta, tago su- foka, loko tute sama kian konservis lia memoro: eĉ en lia memoro ĝi pli multe glatiĝis, ol nun ĝi estis imagita en la sonĝo. La urbeto staras mal- fermita, kiel sur manplato, ŝirmata de neniu arbo; ie tre malproksime, ĉe la horizonto nigras arbareto. Je kelkaj paŝoj de la lasta urba legom- ĝardeno staras granda drinkejo, kiu ĉiam impresis lin plej malagrable, kaj eĉ timige, kiam li estis pasanta preter ĝi, dum la promenoj kun la patro. En ĝi ĉiam tumultis homamasego, oni tiel kriaĉis, ridaĉis, insultis, hide raŭke kantaĉis, ofte interbatiĝis, ĉirkaŭ la drinkejo ĉiam vagaĉis ebriuloj kun timigaj muzeloj... Dum renkontoj kun ili, li forte premis sin al la patro kaj tremis per la tuta korpo. Apud la drinkejo estas vilaĝa vojo, ĉiam polva, kaj la polvo super ĝi estas ĉiam nigra. La vojo serpen- tas kaj post tricento da paŝoj ĉirkaŭturnas dekstren la urban tombejon. Meze de la tombejo staras ŝtona preĝejo, kun verda kupolo, kiun li vi- zitis dufoje en jaro kun la gepatroj por la rekviemo pri lia avino, tre delonge mortinta, kiun ii vidis neniam. Ili ĉiam kunportis sur blanka plado, en tuketo rizan kaĉon kun rosinoj30 enpremitaj en la rizon kruce. Li ŝatis tiun preĝejon kun ĝiaj malnovaj ikonoj, plejparte sen metalaj ka- droj, kaj la maljunan pastron kun la tremanta kapo. Apud la avina tom- bo, sur kiu estis plato, troviĝis ankaŭ malgranda tombeto de Iia plijuna frato, mortinta sesmonata, kiun li tute ne konis kaj ne povis memori: sed oni diris al li ke li havis malgrandan fraton, kaj li ĉiufoje, kiam vi- zitis la tombejon, pie kaj estime krucosignis sin super la tombeto, kli- niĝis super ĝi kaj ĝin kisis. Kaj jen li sonĝas: li kun la patro iras laŭ la vojo al la tombejo kaj preteriras la drinkejon; li tenas la patran ma- non kaj kun timo rigardas al la drinkejo. Aparta cirkonstanco logas lian atenton: ĉi-foje tie ŝajne okazas popola festo, estas svarmo de belvestitaj urbaninoj, kampulinoj, iliaj edzoj kaj ĉia kanajlaro. Ĉiuj ebrias, ĉiuj kan-
51
tas, kaj apud la drinkejo staras ĉarego, sed stranga ĉarego. Gi estas unu el tiuj grandaj veturiloj tirataj de grandaj ŝarĝocevaloj, kiuj transportas varojn kaj vinbarelojn. Li ĉiam ŝatis rigardi tiujn grandegajn ŝarĝoĉeva- lojn, kun longaj krinoj, dikaj kruroj, irantaj trankvile, per ritmaj paŝoj kaj veturigantaj post si tutajn montojn, neniom laciĝante, kvazaŭ iri kun ŝarĝo por ili estus pli simple, ol sen ŝarĝo. Sed nun, jen stranga afero, al tiu granda ĉarego estis jungita malgranda, magra helbeja kun nigra vosto kampula ĉevalaĉo, unu el tiuj, kiuj — li ofte tion vidis — foj-foje trostreĉiĝas eĉ pro alta ŝarĝo da ligno aŭ pajlo, precipe se la ĉarego hal- tas en koto aŭ vojsulko, kaj pro tio kampuloj ĉiam tiom dolorige ilin vi- padas, foje eĉ sur la muzelon kaj la okulojn, kaj li tiom kompategas ilin, ke li apenaŭ ne ploras, kaj la patrino forkondukas lin de la fenestro. Sed subite estiĝas tre brue: el la drinkejo eliras kun kriegoj, kantoj, kun balalajkoj ebriegaj grandaj kampuloj en ruĝaj kaj bluaj ĉemizoj kun su- prenmetitaj kaftanoj. "Ĉiuj en la ĉaron, ĉiuj! — krias ulo, ankoraŭ juna, kun tia dika kolo kaj karnoza, karote ruĝa vizaĝo, — ĉiujn mi veturigos!"
Sed tuj aŭdiĝas ridoj kaj krioj:
Tia ĉevalaĉo, ja veturigos!
He, Mikolka, ĉu vi estas kun cerbo: tian etan ĉevalon al tiega ĉaro jungis!
Fratoj, vidu! ĝi eble dudekjaraĝas, ja nepre!
En la ĉaron, ĉiujn mi veturigos! — denove krias Mikolka, la unua saltas en la ĉaregon, prenas la kondukilojn kaj ekstaras en la antaŭo plenstature. — La beja antaŭnelonge kun Matvej foriris, — li krias de sur la ĉarego, — sed ĉevalaĉo jenna, fratoj, nur mian koron eltordas: murdenda bestaĉo, nur vane manĝas panon. Dirite: en la ĉaron! Tuj ĝi galopos! Tuj galopos! — Kaj li prenas knuton, kun delico pretiĝante vipi la bejan ĉevaleton.
En la ĉaron, do, nu! — oni ridas en la amaso. — Ĉu aŭdite: ĝi gapolos!
Galope ĝi, kredeble, dek jarojn jam ne saltadis.
Nun eksaltados!
Ne kompatu, fratoj, ĉiu prenu knuton, preparu!
Prave! Vipu ĝin!
ĉiuj grimpas en la ĉaregon de Mikolka, ridegante kaj spritante. Ses homoj enĉariĝis, kaj ankoraŭ restis lokoj. Ili prenas kun si unu dikan ruĝvangan virinon. Ŝi estas feste vestita en ruĝa robo, ĉapo kun bidoj, sur la piedoj varmaj botoj, ŝi dente rompas nuksetojn kaj ridas. ĉirkaŭe en la amaso oni ankaŭ ridas, ĉar jes, kial ne ridi: apenaŭ spiranta ĉeva- laĉo tian ŝarĝegon veturigos galope! Du junuloj en la ĉarego tuj prenas knutojn, por helpi Mikolkan. Aŭdiĝas: "hoto!M, la ĉevalaĉo plenforte ek- tiras, sed ne nur galope, eĉ paŝe ĝi apenaŭ povas ekiri, nur trotas sur- loke per la piedoj, krakadas kaj kliniĝas al la tero pro la batoj de tri knutoj, ŝutataj sur ĝin kiel pluvo. La rido en la ĉarego kaj en la amaso duobliĝas, sed Mikolka koleras, kaj en furiozo vipadas per oftigitaj batoj la ĉevaleton, kvazaŭ li vere kredus ĝin galope ironta.
Enlasu ankaŭ min, fratoj! — krias unu ardiĝinta junulo el la ama-
so.
Ĉiuj en la ĉaron! Ĉiuj! — krias Mikolka, — ĉiujn ĝi veturigos. Aŭ mi murdvipos! — Kaj li vipas, vipas, kaj eĉ ne scias per kio bati pro sia furioziĝo.
Paĉjo, paĉjo, — li krias al la patro, — paĉjo, kion ili faras! Paĉjo, malfeliĉan ĉevaleton batas ili!
Ni iru, iru! — diras la patro, — ebriuloj, petoias, stultaj. Iru, ne rigardu! — kaj li volas forkonduki lin, sed li elŝiriĝas el la manoj de la patro kaj, sin forgesinte, kuregas al la ĉevaleto. Sed la malfeliĉa ĉevaleto jam fartas malbone.
Vipu ĝis mort'! — krias Mikolka, — se tiel! Murdvipu!
Ĉu la kruco sur ci mankas, he, la diablo! — krias iu oldulo el la amaso.
Ĉu estas vidite, ke tia ĉevaleto tioman ŝarĝegon tirus, — aldonas alia.
Vi ja mortigas ĝin! — krias tria.
Ne tuŝu! Mia havaĵ'! Kion mi volas tion do faras. En la ĉaron! Ankoraŭ! Mi deziras, ke ĝi nepre galopu!..
Subite la ridego salve eksplodas, ĉion superkovrante: la ĉevalaĉo ne elteninte la oftiĝintajn batojn, pro senforteco komencis kalcitri. Eĉ la ol- dulo ne retenis angoran rideton. ĉar jes: tiom senspira ĉevalaĉo tamen kalcitras!
Ankoraŭ du uloj el la amaso prenas po knuto kaj kuras al la ĉevalo por vipadi ĝin deflanke.
La muzelon, la okulojn vipu, la okulojn! — krias Mikolka.
Ni kantu, fratoj! — krias iu en la ĉarego, kaj ĉiuj en la ĉarego konsentas. Aŭdiĝas gaja kanto, ektintas tamburino, fajfo en la refrenoj. La virino plumanĝas nuksetojn kaj ridas.