Продолжая использовать наш сайт, вы даете согласие на обработку файлов cookie, которые обеспечивают правильную работу сайта. Благодаря им мы улучшаем сайт!
Принять и закрыть

Читать, слущать книги онлайн бесплатно!

Электронная Литература.

Бесплатная онлайн библиотека.

Читать: Krimo kaj Puno - Федор Михайлович Достоевский на бесплатной онлайн библиотеке Э-Лит


Помоги проекту - поделись книгой:

FJODOR DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Dostojevsidj Gravuraĵo sur ligno de Felix Vallotton, 1895

Fjodor DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Romano en ses partoj kun epilogo

Tradukis el la rusa Andrej PARFENTJEV

Serio "Oriento-Okcidento" 28 Sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UNESCO

Sezonoj 1993

Fjodor Mifiajloviĉ Dostojevskij Krimo kaj puno

La fitolo de la rusa originalo: IIpecTynjieHHe u HaKa3aHne

Redaktis kaj komentis: Aleksander Korjenkov Teknika redaktoro: Margarita Gorikova Kompostis: Natalia Kloĉlcova Enpaĝigis: Galina Cvetkova Kovrilo: Vladimir Merinov

DOSTOJEVSKIJ F.M. Krimo kaj puno: Romano / Tr. el la rusa An.Parfentjev; EnkoncL, koment AKorjenkov; Graf. V.Meri- nov. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 488 p. - (Serio Oriento- Okcidento; U 28)

© Traduko el la rusa, enkonduko, komentario Sezonoj, 1993

Enkonduko

Fine de 1956 la Ĝenerala konferenco de UNESCO en Nov-Delhio akceptis la Grandan Projekton pri la reciproka aprezado de orientaj kaj okcidentaj kulturaj va- loroj, el kiu fontis la Programo por reciproka studo kaj aprezado de kulturoj. La Universala Esperanto-Asocio, kiu havas konsultajn rilatojn kun UNESCO kaj apogas ties strebojn por interkultura kunlaboro, kontribuis al tiu programo per lanĉo de li- teratura serio Oriento-Okcidento.

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literatu- roj. Certe tiu ideo ne estas tute nova: la natura universaleco de esperanto jam in- spiris plurajn programojn por diskonigo de diverslandaj literaturoj. Tamen nek In- ternacia literaturo de Ferdinand Hirt & Sohn, nek Biblioteko tutmonda de Rudolf Mosse, nek ceteraj similaj entreprenoj kontentige realigis la projektojn de la inicia- tintoj. Iĝis klare, ke la fortoj de nur unu eldonejo apenaŭ sufiĉas por adekvata pre- zento de la interkultura rolo de esperanto (kiu eldonejo povus sole eldoni kelkdek relative dikajn volumojn, kiuj estus aĉeteblaj dum relative longa periodo?). Tial la Iibroj de Oriento-Okcidento aperas per "fortoj kunigitaj" de la esperantista komu- numo, ĉe diversaj eldonejoj, sed ĉiam sub la sama marko.

Oriento-Okcidento ebligas al la esperantista legantaro konatiĝi kun veraj litera- turaj perloj. Verkoj de Dante, Shakespeare, Goethe, Baudelaire najbaras kun tiuj de Mori oogai, Chun-Chan Jen kaj Tagore. La serio prezentas la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj, folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro... Ĝis nun aperis 27 numeritaj kaj du sennumeraj vo- lumoj.

La signifo de la serio estas pli granda ol estis antaŭvidite ĉe ties komenco. La malcentra funkciado ebligis partoprenon de eminentaj tradukistoj. La sperto kaj ta- lento de W. Auld, R. Haupenthal, K. KaIocsay, Konisi gaku, J. E. LeppSkoski, Miya- moto masao kaj de aliaj esperantistaj plum-majstroj multiplikita je la valoro de la verkoj konsiderinde kontribuas al pliriĉigo de la esperanta tradukarto.

Ĝis 1991 nur unu libro reprezentis en la serio la rusan literaturon: Elektitaj fa- beloj de Ivan Krylov, aperinta ĉe TK/Stafeto. Sed en la jaro de la centenario de Miĥail Bulgakov Sezonoj eldonis lian ĉefverkon La majstro kaj Margarita en la fi- dela traduko de Sergej Pokrovskij.

Honoran lokon en la serio okupas nun ankaŭ Krimo kaj puno de Fjodor Do- stojevskij.

La romano enfokusigas plurajn problemojn de inteligenta individualisma prota- gonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia fi- guro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan natu- ron. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj "mil bonaj aferoj" kompensi unu krimon? (En la esperanta lite- raturo, tiun problemon relevis 120 jarojn poste Istvan Nemere per Sur kampo gra- nita). Kiomgrade pri la moralo de la homo respondecas la medio kaj la socio?

Kaj ĝuste Dostojevskij pli ol aliaj povis doni la respondon. Neniu el inter liaj samtempaj beletristoj suferis kaj spertis pli ol li. Neniu inter ili staris sur la eŝafodo, por post la sekva bagnado kaj ekzilo verki geniajn romanojn. Nur la sorto de Ĉer- nyŝevskij proksimis al la lia — sed la lastan rompis la bagno, post kiu li ne povis verki.

Kaj Dostojevskij sukcesis. Por la sukceso servis la integriĝo de la romano en la ruslandan kaj eŭropan socian, filozofian kaj religian vivojn. La kritika literaturo pri Krimo kaj puno amplcksas centojn da apartaj volumoj kaj milojn da artikoloj, rea- gantaj al la humanismaj ideoj en la romano kaj transplantantaj la starigitajn deman- dojn en la novajn kondiĉojn. La figuroj de Raskoljnikov, Svidrigajlov, Sonja Marme- ladova fariĝis metaforaj.

Malgraŭ la specifa kaj komplika lingvaĵo de Fjodor Dostojevskij la romano jam antaŭ 1890 aperis sinsekve en la lingvoj germana, sveda, franca, norvega, dana, ne- derlanda, angla, pola, serba, hungara, itala kaj finna. Poste venis (pli aŭ malpli fide- laj) tradukoj en preskaŭ ĉiuj kulture gravaj lingvoj de la oriento kaj okcidento.

Krom la teatraj scenigoj aperis pluraj kinofilmaj versioj de la romano en- kaj ek- ster-lande kaj eĉ du operoj.

Tiu ĉi eldono de Krimo kaj puno esias plia pruvo kaj pri la universala (teme, tempe kaj geografie) valoro de la romano, kaj pri la aktivado de la novgeneraciaj ruslandaj esperantistoj. Per tiu ĉi volumo la lekaterinburga eldonejo Sezonoj, situanta ĝuste ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo deziras fari plian kontribuon al la noblaj celoj de la serio Oriento-Okcidento.

Aleksander Korĵenkov

Parto Unua

I

Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2

Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin.

Apenaŭ li estis timema aŭ subpremita, tute male; sed de kelka tempo li troviĝis en stato nervoza kaj streĉita, tre proksima al hipokondrio. Li tiom profundiĝis en sin mem kaj tiom izoliĝis de la cetera mondo, ke nun li timis eĉ ĉian renkonton, ne nur kun la mastrino. Profunda mal- riĉo sufokis lin, kaj multajn mankojn li devis suferi, sed li ĉesis lasta- tempe ilin rimarki. Li ne plu zorgis pri la ĉiutaga pano kaj tute ne volis fari tion. Fakte, neniun mastrinon li timis, eĉ se tiu intencis denunci lin ĉe la polico. Sed por kio li haltu sur la ŝtuparo, aŭskultu absurdan la- vangon de banalegaj ĉiutagaĵoj tute fremdaj por li, kaj tiujn tedaĵojn pri lupago, minacojn, plendojn, por kio li elturniĝu, pardonpepu, mensogu — ho ne, prefere li traŝtelu sin kate preter la mastrina pordo kaj mal- aperu rimarkite de neniu.

Sed ĉifoje, kiam li eliris surstraten, la timo de renkonto kun la kre- ditorino, surprizis la junulon mem.

"A1 kia faro mi estas aŭdaconta kaj, samtempe, kiajn bagatelojn mi timas! — li pensis kun stranga rideto. — Hm... jes... ĉion la homo te- nas en siaj manoj, kaj ĉion li perdas ja sole pro nura timo... aksiome!.. Interese, kion oni timas pleje? Novan paŝon, novan vorton propran oni plej timas... Cetere, mi tro multe babilas. ĉuste tial mi faras nenion, ĉar babilas. Aŭ tiel probable: tial babilas, ĉar mi faras nenion. Tion mi dum la lasta monato ellernis: babili, kuŝante la tutajn tagojn en la an- gulo kaj pensante pri la tempo de Adamo. Nu, por kio mi iras nun? ĉu vere, mi estas kapabla al tiol ĉu vere, tio estas serioza? Ho ne, tute ne serioza. Nura fantazio por mia amuzo. Ludo de infano! Jes ja, ludo!"

En la strato varmego frenezis, aldone sufoko kaj tumulto, ĉie kalko, brikoj, skafaldoj, polvo kaj tiu specifa somerfetoro tiel bone konata al ĉiu peterburgano ne havanta monon lui someran dometon, — ĉio mal- agrable skuegis la misordigitajn nervojn de la junulo. La lastajn penik- tuŝojn sur tiun abomenan kaj tristan bildon metis netolerebla fetoro de drinkejoj, speciaie abundaj en tiu ĉi urboparto, kaj ebriuloj ĉie renkon- teblaj, malgraŭ la deĵora horo.

Sento de ekstrema naŭzo fulmis en la fajnaj trajtoj de la junulo, ce- tere, tre bela, kun ĉarmaj malhelaj okuloj, brunaj haroj, altstatura, min- ca kaj svelta.

Sed baldaŭ li mergiĝis en profundan meditadon, aŭ pli ĝuste, en somnolon; li plu iris nenion rimarkante ĉirkaŭ si kaj nenion dezirante rimarki. Nur de tempo al tempo li ion softe murmuris, ĉar kiel li ĵus konfesis al si, monologoj estis lia kutimo. Kaj li mem en tiu minuto vi- dis, ke liaj pensoj konfuziĝas kaj li estas tre malforta: ja du tagojn li manĝis preskaŭ nenion.

Li estis tiel aĉe vestita, ke eĉ ne ĉiu alkutimiĝinto kuraĝus senhonte eliri en tiaj ĉifonoj dum la taga lumo. Cetere, en ĉi kvartalo per kostumo neniun eblis surprizi. La proksimeco de la placo Sennaja, abundo de certaj amuzejoj kaj dominanta fabrika metiista loĝantaro en ĉi tiuj cen- traj stratoj kaj stratetoj de Peterburgo, fojfoje spicis la ĝeneralan pano- ramon per tiom strangaj uloj, ke renkonti sur strato mizeran ĉifonulon signifus nenion. Sed tiom da malica abomeno jam akumuliĝis en la ju- nula animo, ke eĉ malgraŭ sia, ofte tre juneca, delikateco, li tute ne hontis siajn ĉifonojn surstrate. Escepte nur de tiuj okazoj, kiam li ren- kontis konatojn aŭ malnovajn amikojn, kiujn li cetere ĉiam preferis evi- ti... Kaj tamen, kiam iu ebriulo, nekompreneble kial kaj kien veturigata en granda ĉarego per granda tirĉevalo jungita, subite kriis al li: "Hej ci, germanĉapelisto!" — kaj laŭte hurlis montrante al li permane, — tiam ia junulo abrupte haltis kaj spasme kaptis sian ĉapelon. ĉi estis alta, zimmermana4 bulĉapelo, sed forte trivita, rufiĝinta, kun multaj truoj kaj makuloj, sen ĉirkaŭrandoj kaj plej malplaĉe oblikviĝinta sur lia kapo. Tamen ne honto lin kaptis, sed tute alia sento, eĉ la timo.

— Jes, certe! — li murmuris konfuzite. — Sendube! Jen afero plej aĉa! Iu stulta bagatelo, unusola banalega detalo, povas ruinigi la tutan projekton! Jes ja! la ĉapelo tro rimarkinda... Ridinda, kaj tial rimarkin- da. A1 miaj ĉifonoj pli konvenus iu flano, eble kaskedo, ja ne ĉi kriplaĵo. Neniu portas similajn. Kun tia ĉapelo oni min de malproksime povas ri- marki. Kaj memorfiksi... Nur, kaj sufiĉas ja... por konviktaĵo. Necesas aspekti plej ordinare. Detaloj, detaloj plej gravas!.. ŝtupoj por eŝafodo estas ili...

Ne longe li devis iri; li eĉ sciis kiom da paŝoj ekde la pordego de lia domo: ekzakte sepcent tridek. Li kalkulis ilin, kiam lin foje kaptis imago. Tiam li ankoraŭ ne kredis ĝin serioza, nur sin incitis per ĝia fie- ca, sed tenta aŭdaco. Nun, post la paso de unu monato, li jam komencis pensi alimaniere. Kaj spite al la mokaj monologoj pri la propraj neka- pablo kaj malkuraĝo, li kutimiĝis konsideri iel pretervole sian "fiecan" revon kiel entreprenon, kvankam ankoraŭ ne kredis al si mem. Eĉ nun kiam li iris fari la provon de sia entrepreno, lia ekscitiĝo estis kreskanta kun ĉiu nova paŝo.

Kun la koro haltanta kaj vibrantaj nervoj li venis al tre granda domo, kies unu flanko direktiĝis al kanalo5 kaj la alia — al la strato E.* La domo konsistis el etaj apartamentoj loĝataj de ĉiaspeca metiistaro — ta- jloroj, metallaboristoj, kuiristinoj, germanaj diversfakuloj, junaj ĉiesuli- noj, pedeloj k.c. En- kaj el-irantoj kiel formikaro svarmadis sub du por- degoj kaj en du kortoj de la domo. ĉi tie servis tri aŭ kvar kortistoj. A1 sia granda kontento, la junulo renkontis neniun el ili. Rimarkite de neniu, post la pordego li tuj glitis dekstren, sur la ŝtuparon. La ŝtuparo estis obskura kaj mallarĝa — "nigra" — tion li konis jam, esplorinte ĉion pli frue. Kaj la loko tre plaĉis al li: en tia mallumo nenies scivola ri- gardo estis danĝera. "Se eĉ nun la timego ne lasas min, do kio okazus, se jen efektive, mi la aferon alirus?" — li nevole pensis veninte en la kvaran etaĝon. Tie lian vojon baris ekssoldatoj-portistoj, kiuj elportis meblaron el iu loĝejo. Li jam sciis, ke tiun loĝejon okupas familio de germana oficisto: "do la germano nun elloĝiĝas, kaj do, en la kvara etaĝo de ĉi ŝtuparplaceto provizore restas nur unu loĝata apartamento — tiu de la oldulino. Bone... por ĉiu okazo..." — li pensis kaj sonorigis al la loĝejo de la oldulino. Aŭdiĝis softa tinto, tiom malforta, kvazaŭ la so- norileto estus farita ne el kupro, sed el lado. Similajn sonoriletojn havis preskaŭ ĉiuj etaj loĝejoj en tiaj domegoj. Iam ankaŭ li ofte ĝin aŭdis. Li jam forgesis tiun apartan sonoron, kaj nun ĝi subite kvazaŭ memo- rigus kaj prezentus al li tute klare, ke... Li eĉ tremeris — ĉi-foje tro malfortiĝis liaj nervoj. Post nelonge la pordo malfermiĝis je tre streta fendo: la loĝantino per rigardo plena de senkaŝa malfido observis tra la fendeto la alveninton, el la mallumo nur ŝiaj briletantaj okuletoj vidiĝis. Sed vidinte multajn homojn en la placeto, ŝi rekuraĝiĝis kaj malfermis komplete... La junulo paŝis tra la sojlo en malluman antaŭĉambron, di- viditan per maldika vando post kiu estis tre malgranda kuirejo. La ol- dulino kun demanda rigardo silente staris antaŭ li. Ŝi estis tute eta, se- ka oldulino, ĉirkaŭ sesdekjara, k in akraj kaj malicaj okuletoj, pinta na- zeto kaj nekovrita kapo. Blonda, apenaŭ griziĝinta hararo estis abunde oleumita. Ŝian mincan kaj longan, kokinkruron similan kolon zonis fla- nela ĉifono. Sur la ŝultroj, malgraŭ la varmego, pendaĉis trivita kaj fla- viĝinta fela bluzo. La oldulino ĉiuminute tusis kaj grake ĝemis. Evidente, la junulo hazarde metis sur ŝin iom apartan rigardon, ĉar ankaŭ en ŝiaj okuloj subite refulmis la ĵusa malfidemo.

Raskoljnikov, studento. Mi estis ĉe vi antaŭ unu monato, — ra- pidis balbuti la junulo kun riverenco, rememorinte, ke necesas esti pli ĝentila.

Mi memoras, karulo, tre bone mi memoras, ke vi estis ĉe mi, — klare eldiris la oldulino, plu borante lian vizaĝon per sia demanda ri- gardo.

Do jen, refoje mi... kaj denove pro la sama afero... — daŭrigis Raskoljnikov, kun ioma konfuziĝo kaj mirante pro la oldulina malfide- mo.

"Cetere, eble ŝi ĉiam estas tia, sed mi ne rimarkis tion pasintfoje", — li pensis kun malagrabla sento.

La oldulino iom silentis, kvazaŭ meditante, poste flanken paŝis, kaj montrante la pordon de la ĉambro enlasis la gaston iri unua kaj diris:

Eniru, karulo.

La malgranda ĉambro, kiun la junulo eniris, kun flavaj tapetoj, ge- ranioj kaj muslinaj kurtenetoj ĉe la fenestroj, dum tiu minuto estis hele lumigata de la subiranta suno. "Do ankaŭ tiam same lumos la suno!.." — subite ekpensis Raskoljnikov, kaj li rapide okulumis la tutan ĉambron por laŭeble esplori kaj memorfiksi la situacion. Sed en la ĉambro estis nenio speciala, Tre malnova flavligna meblaro, konsistis el sofo kun grandega ligna konveksa dorso, ovala tablo antaŭ la sofo, tualeta tablo kun speguleto inter la fenestroj, kelkaj seĝoj ĉemure kaj du-tri ĉipaj bil- doj flave kadritaj, sur kiuj vidiĝis junaj germaninoj kun birdoj en la ma- noj — jen la tuta meblaro. En angulo ĉe ikoneto brulis lucemo. Ĉio estis tre pura: kaj la mebloj kaj la planko brilis pro diligenta polurado. "Li- zaveta fervoras", — pensis la junulo. Neniun polveron oni povus trovi en la loĝejo. "Nur malicaj kaj oldaj vidvinoj havas tian purecon", — daŭrigis interne Raskoljnikov kaj scivole strabis la okulojn al indiena kurteneto ĉe la pordo de la dua malgranda ĉambro, kie staris la oldu- linaj litoj kaj komodo, kaj kien li ankoraŭ neniam enrigardis. La tuta loĝejo konsistis el tiuj du ĉambroj.

Kion vi deziras? — severe demandis la oldulino, veninte en la ĉambron kaj denove stariĝante antaŭ li por rigardi rekte en lian vizaĝon.

Mi garantiaĵon alportis, jen! — Kaj li elpoŝigis malnovan platan arĝentan horloĝon. Sur ĝia reverso estis skizita terglobo. La ĉeneto estis ŝtala.

Sed jam venis la tempo por la antaŭaj garantiaĵoj. Antaŭ tri tagoj pasis unu monato.

Atendu iomete. Ankaŭ por la dua monato mi pagos.

Sed nun jam laŭ mia volo: atendi aŭ tuj vendi vian aĵon.

Sed kiom pro la horloĝo, Aljona Ivanovna?

Ve, kun bagateloj vi venas, karulo. Preskaŭ neniom ĝi prezas. La antaŭan fojon por la ringeto vi ricevis de mi du biletojn, kvankam ĉe oraĵisto oni povus aĉeti novan kontraŭ unu kaj duona rubloj.

Almenaŭ kvar rublojn! Estas ja la patra horloĝo — mi ĝin elaĉe- tos! Mi baldaŭ monon ricevos.

Unu kaj duona rubloj, minus interezo, se vi volas.

Unu kaj duono! — la junulo ekkriis.

Laŭ via volo. — Kaj la oldulino redone etendis al li la horloĝon.

La junulo prenis ĝin kaj tiel koleriĝis, ke estis forironta, sed li tuj ekre- gis sin rememorinte, ke li ne havas aliajn rimedojn por akiri monon. Kaj krome, lia vizito ja havis ankaŭ alian celon.

Bone! — li diris krude.

La oldulino enpoŝigis la manon por ŝlosiloj kaj iris en la alian ĉam- bron, trans la kurtenojn. La junulo, nun sola en la ĉambro, scivole streĉis siajn orelojn, kaj atendis. Li aŭdis ŝin malŝlosi la komodon. "Ver- ŝajne la supran tirkeston, — li pensis. — La ŝlosiiojn ŝi do portas en la dekstra poŝo... Ĉiuj kune, sur la ŝtalringo... Kaj unu ŝlosilo estas la plej granda, trioble, kun denta pinto, certe ĝi estas ne komoda ŝlosilo... Sekve, ankoraŭ devas esti iu skatolo aŭ ŝrankokesto... Tre interese. La ŝrankokestoj havas ĝuste tiajn ŝlosilojn... Sed kiom abomena, tamen, estas ĉio ĉi..."

La oldulino revenis.

Do jen, karuleto: se po dek kopekoj monate el ĉiu rublo, do el unu kaj duona rubloj vi ŝuldas dekkvin kopekojn por unu monato. Ankaŭ por la antaŭaj du rubloj laŭ la sama tarifo vi devas pagi dudek kopekojn. Sume, estas do tridekkvin kopekoj. Do por via horloĝo vi ricevas unu rublon kaj dekkvin kopekojn. Bonvolu ricevi.

Kiel! jam unu rublo kaj dekkvin kopekoj!

Jes, tiel.

La junulo sen plia disputo prenis la monon. Li rigardis la oldulinon kaj ne rapidis foriri, kvazaŭ li dezirus ankoraŭ ion diri aŭ fari, sed li mem ne scius kion ĝuste...

Mi, Aljona Ivanovna, baldaŭ al vi eble ankoraŭ unu ajon alpor- tos... cigaredujon... arĝentan... tre bonan... tuj kiam reprenos ĝin de amiko... — li eksilentis embarasita.

Nu, ĝuste tiam venu por paroli, karulo.

ĉis revido... Vi ĉiam solas hejme, ĉu la fratino forestas? — li de- mandis laŭeble libere, enirante en la antaŭĉambron.

Sed kion, karulo, vi havas por ŝi?

Ho, nenion specialan. Mi volis nur demandi. Kaj vi tuj... Do, ĝis la revido, Aljona Ivanovna!

Raskoljnikov eliris tre konfuzita. Kaj lia konfuzo ĉiam kreskis. Li eĉ haltis kelkfoje, kvazaŭ per io subite frapita, kiam desupris laŭ la ŝtupa- ro. Kaj fine, jam sur la strato, li ekkriis:

"Ho dio! Kia abomenajo estas ĉio ĉi! Kaj ĉu vere, ĉu vere, mi... sed ne, absurde, stultaĵo! — li aldonis firme. — Nu, kiel tia hororo povis veni en mian kapon? Kian koton tamen kapablas knedi mia koro! Tupra, putra kaj aĉa aĉa!.. Kaj mi, la tutan monaton..."

Sed nek per vortoj nek per eksklamacioj li kapablis esprimi sian emociiĝon. Sento de ekstrema naŭzo, kiu komencis premi kaj taŭzi iian koron jam ekde la ekiro al la oldulino, nun atingis tioman gradon kaj tiel lume klariĝis, ke li ne plu sciis kien eskapi el sia angoro. Kvazaŭ ebria li iris sur la trotuaro, ne rimarkante preterpasantojn kaj koliziante kun ili. Li rekonsciiĝis nur en la sekva strato. Tie li ĉirkaŭrigardis kaj trovis sin stari apud drinkejo, por veni en kiun oni devis desupri de la trotuaro per ŝtupareto en subteran etaĝon. Nun tra la pordo eliĝis du ebriuloj, kiuj subtenante kaj insultante unu la alian grimpis sur la stra- ton. Sen longa pripenso, Raskoljnikov tuj desupris. Neniam li antaŭe vizitis drinkejojn, sed nun li sentis vertiĝon kaj soifego la gorĝon bruli- gis. Li ekdeziris malvarman bieron, des pli ke sian subitan malfortiĝon li konsideris kaŭzita ankaŭ de la malsato. Li sidiĝis en malhela kota angulo, ĉe glueca tablo, mendis bieron kaj avide trinkis la unuan gla- son. Tuj sereniĝis lia animo, pensoj akiris klarecon. "Kia stultaĵo, — li diris kun espero, — embarasiĝi pro tio! Simpla fizika misagordo! Unu bierglaso, seka panpeco — kaj tuj revenas la klareco de V pensoj, reso- lidiĝas la cerbo, la intencoj firmiĝas! Kraĉ! kiaj bagatelaĵoj!.." Kaj mal- graŭ tiu malestima kraĉo, liaj okuloj gajiĝis, kvazaŭ ĵus li estus libe- riĝinta de iu terura ŝarĝo, kaj li amike ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn. Sed eĉ en tiu minuto li intuicie komprenis, ke lia retrankviliĝo estas same malsaneca.

Dume en la drinkejo restis nemulte da homoj. Krom tiuj du ebriuloj, kiujn li renkontis sur la ŝtuparo, post nelonge foriris brua koterio de kvin viroj kun tirharmoniko kaj junulino. Post ilia foriro iĝis kviete kaj vaste. Restis: ebrieta viro, sidanta antaŭ bierkruĉo, laŭaspekte burĝo; lia kunulo, dika grandulo, ea kurta drapa kaftano kaj kun griza barbo, forte ebriiĝinta, ekdorminta ĉe la tablo — li kelkfoje subite, kvazaŭ vekiĝinte, komencis klakadi per la fingroj disigante la brakojn, kaj saltigante sur la tablo sian bruston, sen levi de la benko la postaĵon, kaj murmurante ian galimation, penante rememori versojn:

A1 edzin' mi arde flamis,

Tuuutan jaaaron ŝin mi aaamis.

Aŭ, denove vekiĝinte, subite:

Kiam ŝi naskonta iĝis, A1 alia mi amiĝis...

Sed neniu volis dividi lian fcliĉon; lia silcntema kunulo eĉ malamike kaj malfideme rigardis tiujn eksplodojn. Ankorau unu viro ĉi tie ĉeestis, laŭaspekte simila al eksiĝinta oficisto. Li sidis aparte antaŭ sia trinkujo, de tempo al tempo glutante kaj ĉirkaŭrigardante. Ankaŭ li aspektis iom emociita.

II

Raskoljnikov ne kutimis esti en amaso kaj, kiel dirite, li evitis la so- cieton, precipe en la lasta tempo. Sed nun io subite ektiris lin al la ho- moj. En lia animo estis kreiĝanta io nova, kaj samtempe li spertis iu- specan soifon je homoj. Li tiom laciĝis pro tiu longa monato, plena de la obseda angoro kaj morna streĉiĝo, ke li deziris almenaŭ foje ekspiri aeron el alia mondo, el iu ajn mondo, kaj tial spite al malpureco de la lokalo, nun li ĝue sidis en la drinkejo.

La mastro de la drinkejo troviĝis en alia ĉambro, sed ofte li aperadis en la salono, malsuprenirante sur ŝtuparo el iu supra ejo, ĉe kio komen- ce estis aperantaj liaj dandaj gudritaj botoj kun grandaj ruĝaj refaldaĵoj. Li surhavis palton plisitan ĉe la talio kaj terure grasmakulitan nigran atlasan veŝton, sen kravato, kaj lia tuta vizaĝo aspektis kvazaŭ oleita, simile al ŝtala seruro. Knabo ĉirkaŭ dekkvarjara staris post la bufedo kaj alia knabo, pli juna, plenumis mendojn de klientoj. Sur la tabloj staris tranĉitaj kukumoj, nigraj krakenoj kaj dispecigitaj fiŝoj: ĉio fetoris. Ŝve- bis tia sufoko, ke longa restado ene estis neeltenebla, kaj ĉion tiel sa- turis vinodoro, ke ŝajnis, ke nur pro tiu aero oni povas ebriiĝi dum kvin minutoj.

Okazas foje renkontoj eĉ kun tute nekonataj al ni homoj, pri kiuj ni ekinteresiĝas de la unua rigardo, iel subite, abrupte, kiam ankoraŭ ne estis dirita eĉ unu vorto. ĉuste tiel impresis al Raskoljnikov tiu viro, kiu sidis iom flanke de ĉiuj kaj similis eksiĝintan oficiston. Poste la junulo kelkfoje rememoris tiun unuan impreson kaj eĉ konsideris ĝin antaŭsen- to. Li ĵetis oftajn rigardojn al la oficisto ankaŭ pro tio, ke la viro mem insiste rigardis lin, kaj tute klaris, ke li tre deziras komenci dialogon. La ceterajn drinkejanojn, inter kiuj ankaŭ la mastron, la oficisto rigardis iel ordinare, eĉ enue, kaj samtempe kun nuanco de iuspeca fiera neglek- to, kiel homojn de malpli altaj socia rango kaj klero, kun kiuj li povis havi neniun temon por paroli. Li estis viro pli ol kvindekjara, mezstatura kaj fortika, grizhara kun granda kalvaĵo, kun flava, eĉ verdeta, vizaĝo ŝveliĝinta pro konstanta drinkado kaj kun ŝvelaj palpebroj, sub kiuj brilis malgrandaj, kiel fendetoj, sed animitaj ruĝetaj okuloj. Estis io tre stran- ga en li; lia rigardo kvazaŭ radiis jubile, — ŝajnis, ke estas en ĝi kaj senco kaj saĝo, — sed samtempe en la okuloj fulmis ankaŭ frenezo. Li portis malnovan, tute trivitan nigran frakon, sur kiu estis nur unu bu- tono. Kaj per tiu butono la frako estis butonita, evidente, pro emo resti bontona. EI sub nankena veŝto elstaris brustotolaĵo, plene ĉifita, malpu- rega kaj priverŝita. La vizaĝo estis oficiste razita, tamen jam delonge kaj tial grizblua kreskaĵo jam aperis. Kaj vere distingiĝis en liaj movoj io oficiste digna. Sed nun maltrankvila, li taŭzis sian hararon kaj kunpre- mis kelkfoje, en sopiro, per la manoj la tempiojn, metante la kubutojn en truitaj manikoj sur la priverŝitan gluecan tablon. Fine, li metis al Ra- skoljnikov rektan rigardon kaj diris laŭte kaj firme:

ĉu estas permesite, mia kara sinjoro, ke mi adresu al vi diskretan parolon? Malgraŭ via nesufiĉe digna aspekto mia sperto distingas vin kiel homon kleran kaj al drinko ne kutiman. Mi ja respektas klerecon, kun koraj sentoj kunigitan, kaj mi mem estas titola konsilisto. Marmeladov

jenas mia familinomo. La titola konsilisto. Se permesite: ĉu vi oficas?

Ne, mi studas... — respondis la junulo iom mirigita pro aparte rafinita parolstilo kaj pro tio, ke jen tiel rekte, celite, li estis alparolita. Malgraŭ tute ĵusa impulso al komunikiĝo kun iuj ajn homoj, ĉe la unuaj vortoj adresitaj efektive al li, li subite resentis sian kutiman abomenon al ĉiu fremda vizaĝo, tuŝinta aŭ nur tuŝonta lian personecon.

Sekve studento, aŭ eksigita studento! — eksklamaciis la oficisto.

ĝuste tiel mi pensis! Sperto, sinjoro, la multe provita sperto! — kaj kiel signon de laŭdo li metis fingron al sia frunto. — Studento, aŭ homo iel rilatanta sciencojn! Sed, mi petas... — Li ŝancele ekstaris, kunprenis sian botelon, glaseton, kaj sidiĝis kontraŭ la junulon, iom flanke de li. Malgraŭ la ebrio, li parolis vigle kaj klare, nur foje stumblante kaj ti- rante la vortojn. Kun ia avido li atakis Raskoljnikov-on, kvazaŭ ankaŭ li la tutan monaton interparolus kun neniu.

Kara sinjoro, — li komencis preskaŭ solene, — malriĉeco ne estas malvirto, tio estas vero. Nu, ja mi konas, ke ankaŭ drinkemo ne estas virto, kaj tio estas eĉ pli granda vero. Sed mizero, kara sinjoro, mizero estas malvirto. En malriĉcco oni ankoraŭ konservas noblecon de la de- naskaj sentoj, en ia mizero — neniu kaj neniam. Pro la mizero oni eĉ elpelas ne per bastono, sed per balailo forbalaas el la homa societo. Tiel estas pli ofende; sed juste, ĉar en la mizero eĉ mi mem, la unua, pretas ofendi min! Jen pro tio mi drinkas! Antaŭ unu monato mian edzinon tradraŝis sinjoro Lebezjatnikov, sed mia edzino ja ne estas kiel mi! Cu vi komprenas, sinjoro? Permesu ankoraŭ unu demandon, nu, tiel, pro nura scivolemo: ĉu iam vi noktumis ĉe la rivero Neva, en la pajlo-ba- rĝoj?7

Ne, ne havis okazon, — respondis Raskoljnikov. — Pri kio temas?

Nu, kaj mi de tie, jam la kvinan nokton...

Li plenigis glaseton, fortrinkis kaj enpensiĝis. Vere, sur lia vesto kaj eĉ en la haroj ie-tie vidiĝis algluiĝintaj pajleroj. Estis tre verŝajne, ke dum kvin tagnoktoj li nek senvestiĝis nek lavis sin. Precipe malpuraj estis la manoj, grasaj, ruĝaj kun nigraj ungoj.

Lia parolo allogis ĝeneralan, kvankam iom pigran atenton. La knaboj ĉe la bufedo komencis subridi. La mastro, ŝajne, intence venis el la su- pra ĉambro, por aŭskulti la "amuziston", kaj li sidiĝis iom flanke, pigre, sed gravmiene oscedante. Evidente, Marmeladov ĉi tie estis delonge ko- nata. Kaj sian inklinon al rafinita parolo li havigis al si, plej verŝajne, pro la kutimo al oftaj drinkejaj interparoloj kun nekonatoj. Tiu kutimo ĉe kelkaj drinkuloj iĝas neceso, kaj precipe, ĉe tiuj el ili, kiujn hejme oni traktas krude kaj humiligas. Tial en drinkula kompanio ili ĉiam pe- nas kvazaŭ elklopodi por si pravigon, kaj se eble, eĉ estimon.

He, amuzisto! — laŭtis la mastro. — Do kial vi ne servas, ne ofi- cas, se oficisto?

Kial mi ne servas, kara sinjoro, — efiis Marmeladov adresante nur al Raskoljnikov, kvazaŭ li demandus, kial mi ne servas? Sed ĉu mia kor' ne doloras pro tio, ke mi vivas mian sklavan vivon? Kiam sinjoro Le- bezjatnikov, antaŭ unu monato, proprapugne mian edzinon tradraŝis dum mi ebriega tiam kuŝaĉis, do ĉu mi ne suferis? Permesu, junulo, ĉu iam okazis ke vi... hm... nu almenaŭ petis prunton, sed senespere?



Поделиться книгой:

На главную
Назад