Adoleskanto emas poezii, kaj Johán Valano ne estis escepto.
Li versis pro la plezuro versi, aŭ eble pli ĝuste pro interna nesu-
perebla bezono sin esprimi kantavorte.
Neniam la ĉi tie prezentotaj pecoj celis publikan aperon, ĉar neniam
la aŭtoro imagis, ke tia intima elanimigo de la sentoj kaj impresoj
povus interesi iun ajn.
Kiam liaj unuaj poeziaj provoj surpaperiĝis,
Valano aĝis 14-16 jarojn, kaj la dua mondmi-
lito estis finiĝanta. Lian tiutempan verkadon
nesurprize stampas la teruraj okazaĵoj, kiujn
li tiam ĵus travivis.
La tri unuaj pecoj de ĉi tiu kolekto sendube
ŝuldiĝas al bezono igi psike asimileblaj fak-
tojn tiel barbare sensencajn, ke ili defias
sanan prudenton.
BOMBOJ FALIS
Ĉi tie iam estis domoj
kaj kantoj sonis tra l' aer'.
Nun staras nigraj domfantomoj
timige mutaj en vesper'.
Ĉi tie iam infaneto
soldaton ludis kun plezur'.
Nun kuŝas korpo de poeto
tordita, ĉe brulanta mur'.
Ĉi tie iam regis lumo
kaj vibris varma vivosent'.
Nun ŝvebas ĉie akra fumo,
funebre peza en silent'.
Ne pasis longa tempodaŭro,
rapide venis buĉa ŝtorm',
senteblas ĉie nur bedaŭro:
trankvilas urb' en morta dorm'.
PREMSONĜO
Ekdetrue en mallumo
venis brue granda zumo,
prenis brute en la fumo
vivojn de la ter'.
Se matenoj bonodoris
en ĝardenoj kiuj floris,
ĉiaj benoj forvaporis,
restis la sufer'.
Ili ŝutis ŝtalan ŝtormon
sur la homan pacan dormon,
ŝanĝis ĉion en senformon;
sangis tuta land'.
Kaj la domoj estis pestaj,
kaj la homoj iĝis bestaj,
nur malbonoj estis restaj;
ĉesis ĉiu kant'.
En infera karnavalo
sub la fera arma falo
iĝis tero karda valo,
ĉu reeblos vek'?
Kaj la kortoj fumis putre,
kaj la korvoj nubis supre,
kie korpoj kuŝis nutre
logaj al la bek'.
Sub mortiga bomba kraĉo
vivoj iĝis torda kaĉo
preta por la morda maĉo
de malsata hund'.
El la vento kiu muĝis,
el la venko kiu ruĝis,
el la venĝo, kien fuĝis
vi kun via vund'?
Premas min ĉi ĉio naŭze,
tremas daŭre mi senkaŭze,
ĝemas mia kor' senpaŭze
dum sencela ir'.
Ĉu neniu kun mi solu?
Ĉu nenio min konsolu?
Ĉu nenia sorto volu
ĉeson de la ŝir'...?
LULKANTO
Ekdormu do frateto,
ne pensu plu pri ĝi,
ekdormu en kvieto
kaj zorgu pri neni',
forgesu pri ruino,
forgesu pri la bomb',
ne ploru pri patrino,
ne pensu pri la tomb',
foriris la soldatoj,