mutiĝis la pafil',
nun regas sur la stratoj
denove la trankvil'.
Ekdormu frato kara,
forgesu pri la lac',
disfalis temp' amara,
hodiaŭ estas pac',
Se paĉjo kun "adiaŭ!"
foriris en maten',
forgesu ke hodiaŭ
ne eblas plu reven',
nur sonĝu pri insuloj
en suna malproksim'
en kiuj por etuloj
ne plu ekzistus tim'.
Vin lulas anĝelkanto
el ora paradiz'
... Ne veras, ke l' lulkanto
frosttremas sub ĉemiz'...
Kiam vivspertoj restas neasimileblaj, ja tipa
solvo por pluvivi sanmense estas ilin ignori.
Strebadon tiudirektan verŝajne priskribas la
sekvanta poemo, kvankam kompreneble la ado-
leskanta aŭtoro ne komprenis ĝian signifon,
kiam li ĝin verkis.
LA PIOĈANTO
La viro pioĉis, pioĉis
ŝtonetan kaj hardan la teron,
sub brulo, sub brilo, pioĉis,
spitante la ardan someron.
La basko ĉemiza eliris
el sub pantalono malpura;
frapante li akre elspiris,
kun peno, per spiro terura.
Sub lia ĉemizo ŝvitplena
muskoloj laŭritme sin rulis
kadence kun movo la pena.
Sub moko de suno li brulis.
Hararo brilgrasa malsekis
kaj gutojn fluigis vizaĝo,
pioĉe li teron revekis,
pioĉe kun frapa kuraĝo.
Jam milojn da miloj da jaroj
la truon en tero li fosis
sub suno, sub lun', sub stelaroj,
sub pluvo aŭ vento, pioĉis
sen ia ripoza sekundo,
senhalte, en prema silent',
dum sale ŝvitegis la frunto,
li fosis sen zorgo pri sent'.
Kaj kiam sub brula la bluo,
en varma senventa aer',
finfine profundis la truo
pli grande ol la malesper',
de si li ekprenis la koron
kaj tutan la amon la sian,
kaj tutan la sian doloron,
kaj tutan la vivon nescian,
kaj ĉion en truon li ĵetis.
Kaj daŭre post tiu ĉi faro
li strangan rideton ridetis,
penseme, dum longa ĉe-staro.
Senvorte li ŝtopis la truon,
kaj tiam, kun sonĝa anim',
li paŝis kviete, sen bruo,
al vojo de reva senlim'.
Sur la ĥaoson de la mondo homo povas ĵeti
rigardon jen humuran jen beloĉerpan. Ankaŭ
tiudirekte Valano eksperimentis.
KAPTURNIĜO
Tiome turniĝis
la tero,
de sia naskiĝo,
kaj kun ĝi turniĝis
homaro
pli ol laŭ sufiĉo!
Do kial vi miras
pri l' vero,
en tia kondiĉo,