Bonfortune por Alico, la malgranda magia botelo nun plene efikis, kaj ŝi ne pli kreskis: tamen estis tre malkomforte, kaj, ĉar ŝajne neniam estos oportuno por ke ŝi denove eliru la ĉambron, ne mirigas ke ŝi estis malfeliĉa.
"Estis multe pli agrable ĉehejme," pensis kompatinda Alico, "kie oni ne ĉiam pligrandiĝis kaj ŝrumpis, kaj ricevadis ordonojn de musoj kaj kunikloj. Mi preskaŭ preferus ne esti enirinta tiun kuniklotruon—tamen— tamen—ĉi tia vivo estas iom kurioza, sciu! Mi vere ne komprenas
"Sed," pensis Alico, "ĉu mi
"Ho, malsaĝa Alico!" ŝi respondis al si. "Kiel vi povus lerni lecionojn ĉi tie? Nu, estas apenaŭ spaco por vi, kaj tute nenia spaco por lernolibroj!"
Kaj tiel ŝi daŭrigis, unue rolante kiel unu persono kaj poste kiel alia, kaj farante enfine grandan konversacion, sed post pluraj minutoj ŝi aŭdis voĉon eleksteran, kaj atente aŭskultis.
"Mari-Ann! Mari-Ann!" diris la voĉo, "alportu miajn gantojn jam nun!" Sekvis nelaŭta paŝado sur la ŝtupoj. Alico sciis ke la Kuniklo venas serĉi ŝin, kaj ŝi tremis ĝis ŝi tremigis la domon, tute forgesante ke ŝi estas eble miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.
Baldaŭ la Kuniklo venis al la pordo, kaj klopodis malfermi ĝin; sed, car la pordo devis malfermiĝi enen, kaj la kubuto de Alico forte premis ĝin, tiu klopodo fiaskis. Alico aŭdis ĝin diri al si, "Do mi ĉirkaŭiros kaj eniros per la fenestro."
"
la fenestro, ŝi disetendis siajn fingrojn kaj faris kaptogeston en la aero. Ŝi nenion kaptis, sed ŝi aŭdis krieton kaj falon, kaj
rompiĝon de vitro, kaj konkludis ke eblete ĝi falis en kukum-forcejon aŭ ion similan.
Sekvis kolera voĉo—de la Kuniklo— "Patriĉjo! Patriĉjo! Kie vi estas?" Kaj post tio voĉo kiun ŝi antaŭe ne aŭdis, "Certe jen mi estas! Elfosante pomojn, via moŝto!"
"Elfosante pomojn, ĉu?" diris la Kuniklo kolere. "Ĉi tien! Venu helpi min el
"Nu diru al mi Patriĉjo, kio estas en tiu fenestro?"
"Certe, ĝi estas brako, via moŝto!" (Li prononcis ĝin "barako".)
"Brako, ansero! Kiu vidis brakon tiom grandan? Nu, ĝi plenigas la tutan fenestron!"
"Certe ja, via moŝto: tamen brako malgraŭe."
"Nu, ĝi ne rajtas esti tie: forprenu ĝin!"
Tion sekvis longa silento, kaj Alico aŭdis nur sporadajn flustrojn; kiaj "Certe, al mi ne plaĉas, via moŝto, tute ne, neniel!" "Faru kion mi ordonas, timulo!" kaj fine ŝi denove disetendis siajn fingrojn kaj kapte gestis en la aero. Ĉifoje aŭdiĝis
Ŝi atendis dum kelka tempo sen aŭdi ion pli: fine venis la bruo de malgrandaj ĉarumradoj, kaj la sono de de multaj voĉoj samtempe parolantaj: ŝi deĉifris la vortojn: "Kie 'stas l' alia ŝtupareto?—Nu, mi ne devis alporti krom unu; Vilĉjo havas l' alian—Vilĉjo! Alportu ĝin, knabo!—Jen, starigu ĉe tiu angulo—Ne, unue kunligu— ili ankoraŭ ne atingas eĉ la duonan alton— Ho! nu, ili sufiĉos; ne tro postulu—Jen, Vilĉjo! Kaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento toleros?—Atentu! Nefiksita ardezo! —Ho, ĝi falas! Fortiru la kapojn!" (laŭta bruo)—"Nu, kiu faris tion?—Vilĉjo, mi kredas—Kiu subiru tra la kameno?—Ne,
"Ho! Do Vilĉjo devas subiri en la kameno, ĉu?" diris Alico al si. "Ŝajnas ke ili donas ĉiujn taskojn al Vilĉjo! Nepre mi ne volonte estus en la pozicio de Vilĉjo: ĉi tiu kameno
estas mallarĝa, certe; sed mi
Ŝi retiris sian piedojn laŭeble plej, kaj atendis ĝis ŝi aŭdis malgrandan beston (ŝi ne povis diveni kiaspeca ĝi estas) grati kaj moviĝi en la kameno ne multe super ŝi: tiam, dirante al si, "Tiu estas Vilĉjo," ŝi faris unu akran piedbaton, kaj atendis por vidi kio sekve okazos.
Unue ŝi aŭdis ĝeneralan ĥoron de "Tien iras Vilĉjo!" kaj poste nur la voĉon de la Kuniklo—"Kaptu
lin, vi apud la heĝo!" sekvis silento, kaj post tio nova konfuza bruo de voĉoj—"Subtenu lian kapon—Nun brandon—Ne senspirigu lin—Kiel estis, oldulo? Kio okazis al vi? Diru al ni ĉion!"
Lasta estis malgranda febla grinca voĉo, ("De Vilĉjo," pensis Alico), "Nu, mi apenaŭ scias—Ne pli, dankon; mi fartas pli bone nun—sed mi ne povas diri, mi estas tro konfuzita—mi nur scias ke io venas al mi kiel saltpupo kaj supren mi iras kvazaŭ ĉiel-raketo!"
"Tion vi faris, oldulo!" diris la aliaj.
"Ni bruligu la domon!" diris la voĉo de la Kuniklo, kaj Alico kriis kiel eble plej laŭte, "Se vi faros tion, mi sendos Dinan kontraŭ vin!"
Tuj okazis plena silento, kaj Alico pensis al si, "Kion ili tamen ja faros? Se ili estus saĝaj, ili forprenus la tegmenton." Post unu aŭ du minutoj ili rekomencis moviĝadi, kaj Alico aŭdis la Kuniklon diri,
"Unu ĉarumo da ili sufiĉos, komence."
"Ĉarumo da
Alico rimarkis, iom surprizate, ke la ŝtoneroj ŝanĝiĝas en kuketojn dum ili kuŝas sur la planko, kaj lerta ideo eniris ŝian kapon. "Se mi manĝos kuketon," ŝi pensis, "certe ĝi iel ŝanĝos mian grandecon; kaj, ĉar ĝi certe ne povos pli grandigi min, sendube ĝi malpligrandigos min, mi supozas."
Do ŝi glutis kuketon, kaj ĝojigis ŝin la trovo ke ŝi komencis tuj ŝrumpi. Kiam ŝi estis sufiĉe malgranda por trairi la pordon, ŝi kuris el la domo, kaj trovis tutan aron da bestetoj kaj birdoj atendantaj ekstere. La kompatinda malgranda lacerto Vilĉjo estis en la mezo, apogate de du kobajoj, kiuj trinkigis ion per botelo. Ili ĉiuj ekkuris cele Alicon tuj kiam ŝi aperis; sed ŝi forkuris laŭeble plej forte, kaj baldaŭ trovis sin sekura en densa arbaro.
"Unue," diris Alico al si, dum ŝi vagadis en la arbaro, "necesas rekreski al mia ĝusta grandeco; kaj due mi sukcesu eniri tiun belan ĝardenon. Mi opinias ke tiu estas la plej bona plano."
Ĝi sonis tre bona plano, sendube, kaj tre bele kaj simple aranĝita; la sola problemo estis ke ŝi tute ne sciis kiel plenumi ĝin; kaj dum ŝi rigardis malcerte inter la arboj, akra bojeto tuj super ŝia kapo devigis ŝin suprenrigardi rapide.
Enorma hundido rigardadis ŝin per grandaj rondaj okuloj, kaj feble etendis piedon, klopodante tuŝi ŝin. "Kompatinduleto!" diris Alico, kaĵoltone, kaj ŝi penis faĵfi al ĝi; sed ŝi multe timis pro la penso ke eble ĝi estas malsata, kaj se tiel do ĝi verŝajne plenmanĝos ŝin malgraŭ ŝia kaĵolado.
Apenaŭ sciante kion ŝi faras, ŝi prenis tre etan bastonon, kaj tenis ĝin antaŭ la hundido; sekve la hundido eksaltis en la aeron kun ĉiuj piedoj samtempe en la aero, bojetante feliĉe, kaj kuris cele la bastoneton kaj ludis ataki ĝin; Alico kuris malantaŭ grandan kardon, por ke la hundo ne surtretu ŝin; kaj tuj kiam ŝi aperis aliflanke, la hundido denove kuris cele la bastoneton, kaj falis kapsuben pro sia fervoro kapti ĝin: tiam Alico, kredante ke estas simile al ludado kun ĉarĉevalo, kaj atendante ĉiumomente esti surtretata, denove kuris ĉirkaŭ la kardon; tiam la hundido komencis serion de malgrandaj kuroj cele la bastoneton, kurante iomete antaŭen ĉiufoje kaj multe malantaŭen, kaj bojante raŭke tutdume, ĝis fine ŝi sidiĝis tre for, anhelante, kun sia lango pendanta el la buŝo kaj la grandaj okuloj duone fermitaj.
Ŝajnis al Alico esti bona oportuno eskapi, do ŝi tuj komencis, kaj ŝi kuris ĝis ŝi estis tre laca kaj senspira, kaj ĝis la bojado de la hundido sonis tre fadinta pro la distanco.
"Tamen ĝi estis tre kara hundido!" diris Alico, dum ŝi apogis sin per ranunkolo por iomete ripozi, kaj ventumis sin per folio. "Mi multe ŝatus instrui al ĝi ludojn, se—se mi nur estus ĝuste granda por tio! Ve! Mi preskaŭ forgesis ke mi devos rekreski! Mi pensu—
La granda demando certe estis, kion? Alico ĉirkaŭrigardis la florojn kaj la herbofoliojn, sed ŝi vidis nenion kio aspektas ĝusta manĝaĵo aŭ trinkaĵo por la situacio. Kreskis granda agariko proksime al ŝi, preskaŭ same alta kiel ŝi; kaj, rigardinte sub ĝi, kaj ambaŭflanke de ĝi, kaj malantaŭ ĝi, ŝi ekpensis ke estos bone serĉi por trovi kio estas sur ĝi.
Ŝi etendis sin starante piedpinte, kaj rigardis trans la randon de la agariko, kaj ŝiaj okuloj tuj renkontis tiujn de granda blua raŭpo, kiu sidis sur la supro,
kun siaj brakoj krucitaj, trankvile fumante longan nargileon, kaj tute ne atentante ŝin nek ion alian.
ĈAPITRO V
KONSILO DE RAŬPO
La Raŭpo kaj Alico rigardis unu la alian dum kelka tempo silente: fine la Raŭpo prenis la nargileon el sia buŝo, kaj parolis al ŝi per malvigla, dormema voĉo.
"Kiu estas
Tio ne estis kuraĝiga komenco por konversacio. Alico respondis, iom timide, "Mi—mi apenaŭ scias, Sinjoro, ĝuste nun—almenaŭ mi scias kiu mi
"Kion signifas tio?" diris la Raŭpo severe. "Komprenigu vin!"
"Mi ne povas komprenigi
"Mi ne komprenas," diris la Raŭpo.
"Nu, mi ne povas pli klare esprimi," Alico respondis tre ĝentile, "ĉar mi ne povas mem kompreni; kaj estas tre konfuze ŝanĝi grandecon plurfoje dum unu tago."
"Tute ne konfuze," diris la Raŭpo.
"Nu, eble vi ankoraŭ ne spertis tion," diris Alico; "sed kiam vi devos fariĝi krizalido—tio okazos, iam, sciu—kaj poste fariĝi papilio, mi kredas ke ankaŭ vi havos
iom konfuzan senton, ĉu ne?"
"Neniel," diris la Raŭpo.
"Nu, eble viaj sentoj malsimilas," diris Alico; "mi scias nur ke
"Vi!" diris la Raŭpo senrespekte. "Kiu estas
Tio revenigis ilin al la komenco de la konversacio. Alicon iom iritis la
"Kial?" diris la Raŭpo.
Jen nova konfuza demando; kaj, car Alico ne povis elpensi bonan kialon, kaj la Raŭpo ŝajne estis
"Revenu!" la Raŭpo vokis al ŝi. "Mi volas diri ion gravan!"
Certe tio sonis promesoplena. Alico turnis sin kaj revenis.
"Ne koleru," diris la Raŭpo.
"Ĉu jen ĉio?" diris Alico, englutante laŭeble sian koleron.
"Ne," diris la Raŭpo.
Alico decidis ke eble estas dezirinde atendi, ĉar nenio alia estas farenda, kaj eble ĝi fine diros al ŝi ion aŭskultindan. Dum pluraj minutoj ĝi fumadis sen paroli; sed fine ĝi malkrucis siajn brakojn, reprenis la nargileon el sia buŝo, kaj diris, "Do vi opinias ke vi ŝanĝiĝis, ĉu?"
"Mi kredas ke jes, Sinjoro," diris Alico. "Mi ne memoras kiel antaŭe—kaj mi ne restas samgranda dum eĉ dek minutoj!"
"Ne memoras
"Nu, mi provis diri '
Alico kunmetis siajn manojn, kaj komencis:—