"Mi estas certa ke tiuj vortoj ne estas ĝustaj," diris kompatinda Alico, kaj ŝiaj okuloj repleniĝis per larmoj dum ŝi daŭrigis. "Nepre mi ja estas Mabel, kaj mi devos loĝi en tiu aĉa dometo, kaj ludi per preskaŭ neniuj ludiloj, kaj lerni, ho!, tiom da lecionoj! Ne, mi firme decidis; se mi estas Mabel, mi restos ĉi tie! Ne utilos al ili subpuŝi siajn kapojn kaj diri, 'Revenu supren, kara!' Mi nur suprenrigardos kaj diros, 'Nu, kiu mi estas? Unue diru al mi tion, kaj se al mi placas esti tiu persono, mi supreniros: se ne, mi restos ĉi tie ĝis mi fariĝos iu alia'—sed ve!" kriis Alico, ekplorante, "mi volegas ke ili ja subpuŝu siajn kapojn! Min
Dirante tion, ŝi rigardis siajn manojn, kaj ŝin surprizis vidi ke ŝi surmetis unu el la malgrandaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj dum ŝi parolis. "Kiel mi
"Mi preskaŭ
Dum ŝi diris tiujn vortojn ŝia piedo glitis, kaj post momento, plaŝ! salakvo kovris ŝin ĝis ŝia mentono. Ŝia unua penso estis ke iel ŝi falis en la maron, "kaj tiuokaze
mi povos reiri per la fervojo," ŝi diris al si. (Alico nur unufoje dum sia vivo estis ĉe la marbordo, kaj faris ĝeneralan konkludon ke negrave kien oni iras sur la Angla marbordo, oni trovas aron da vestokabanetoj en la maro, diversajn infanojn kiuj fosas en la sablo per lignaj ŝpatoj; post tio, vico de pensionoj, kaj malantaŭ ili trajnstacion.) Tamen ŝi baldaŭ komprenis ke ŝi estas en la lago de larmoj kiujn ŝi ploris kiam ŝi estis tri metrojn alta.
"Ho, ke mi ne estus tiom plorinta!" diris Alico, dum ŝi ĉirkaŭnaĝis, penante trovi elirejon. "Nun mi puniĝas, mi supozas, per drono en miaj propraj larmoj! Tio ja estos strangaĵo, tute certe! Tamen, ĉio estas stranga hodiaŭ."
Ĝuste tiam ŝi aŭdis ion plaŭdantan en la lago ne tre multe for, kaj ŝi naĝis pli proksimen por trovi kio ĝi estas: unue ŝi pensis ke sendube ĝi estas rosmaro aŭ hipopotamo, sed baldaŭ ŝi memoris kiom malgranda ŝi nun estas, kaj post nelonge ŝi povis vidi ke ĝi estas nur muso, kiu englitis same kiel ŝi.
"Ĉu iel utilus," pensis Alico, "paroli al tiu muso? Ĉio estas tiom nekutima ĉi tie, ke verŝajne ĝi ja povas paroli: negrave, ne malutilos provi." Do ŝi komencis: "Ho Muso, ĉu vi scias kiel eliri el ĉi tiu lago? Min tre lacigas naĝado ĉi tie, Ho Muso!" (Alico supozis ke tiel oni devas paroli al muso: ŝi neniam antaŭe faris tion, sed ŝi memoris ke ŝi vidis, en Latina Gramatiklibro de sia frato, "Muso—de muso—al muso— muson—Ho muso!") La muso rigardis ŝin iom dubeme, kaj ŝajnis al ŝi ke ĝi palpebrumis per unu el siaj okuletoj, sed ĝi diris nenion.
"Eble ĝi ne komprenas," pensis Alico; "verŝajne ĝi estas Franca muso, veninta kun Vilhelmo la Konkerinto[1]." (Ĉar, malgraŭ sia scio pri historio, Alico tute ne klare konceptis antaŭ kiom da jaroj io okazis.) Do ŝi rekomencis: "Oŭ est ma chatte?" tio estis la unua frazo en ŝia lernolibro de la Franca lingvo. La Muso eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo ŝajnis timtremi. "Ho, mi petas pardonon!" kriis Alico tuj, timante ke ŝi vundis la sentojn de la kompatinda besto. "Mi tute forgesis ke vi ne amas katojn."
"Ne amas katojn!" kriis la Muso, per akra, pasia voĉo. "Ĉu
"Nu, eble ne," diris Alico per trankviliga tono: "ne koleru. Sed mi vere deziras povi montri al vi nian katon Dina: mi kredas ke vi ŝatus katojn se vi povus vidi ŝin. Ŝi estas tre kara, kvieta besto," Alico daŭrigis, duone parolante al si, dum ŝi
naĝis leĝere en la lago, "kaj ŝi sidas ronronante tre bele apud la kameno, lekante siajn piedojn kaj lavante sian vizaĝon—kaj estas tre plezure karesi ŝin—kaj ŝi bonege kaptas musojn—ho, bonvolu pardoni!" kriis Alico denove, ĉar ĉifoje la Muso tremegis, kaj ŝi sentis ke nepre ŝi ofendis ĝin. "Ni
ne plu diskutos ŝin se vi preferas ke ne."
"Ni, ĉu!" kriis la Muso, kiu tremis tutkorpe ĝis la pinto de sia vosto. "Ĉu vi kredas ke
"Tute ne!" diris Alico, rapidante ŝanĝi la temon de la konversacio. "Ĉu vi—ĉu vi amas—amas—amas hundojn?" La Muso ne respondis, do Alico plu parolis fervore: "Estas vere kara hundeto proksime al nia domo, mi volonte montrus al vi! Malgranda helokula terhundo, sciu, kun ho! tre longaj buklaj brunaj haroj! Kaj ĝi reportas aĵojn kiujn oni ĵetas, kaj ĝi sidiĝas kaj petas sian manĝon, kaj faras ĉiajn aferojn—mi eĉ ne povas memori multajn el ili—kaj ĝi apartenas al kultivisto, sciu, kaj li diras ke ĝi estas ege utila, ĝi valoras cent pundojn! Li diras ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj—ho, ve!" kriis Alico lamente.
"Mi kredas ke denove mi ofendis ĝin!" Ĉar la Muso fornaĝadis de ŝi kiel eble plej forte, kaj faris grandan brukonfuzon en la lago dum ĝi naĝis.
Do ŝi vokis al ĝi moltone: "Muso kara! Bonvolu reveni, kaj ni ne diskutos katojn, nek hundojn, se vi ne amas ilin!" Aŭdinte tion, la Muso turnis sin kaj malrapide renaĝis al ŝi: ĝia vizaĝo estis tute pala (pro pasio, Alico pensis), kaj ĝi diris, per nelaŭta, trema voĉo, "Ni iru al la bordo, kaj tie mi rakontos al vi mian historion, kaj vi komprenos kial mi malamas katojn kaj hundojn."
Ili ja ĝustatempe foriris, car la lago fariĝis tre plena de birdoj kaj bestoj falintaj en ĝin: estis Anaso kaj Dido, Lorio kaj Agleto, kaj pluraj aliaj kuriozaj bestoj. Alico gvidis, kaj la tuta grupo naĝis al la bordo.
ĈAPITRO III
VOLONTKONKURSO KAJ LONGA VOSTO
La grupo kiu kuniĝis sur la bordo vere estis kuriozaspekta—la birdoj kun kotkovritaj plumoj, la bestoj kies felo premiĝis plate sur la haŭto, kaj ĉiuj gutis pro malsekeco, kaj estis malafablaj, kaj malkomfortaj.
La unua temo, kompreneble, estis kiel resekiĝi: ili interparolis pri tio, kaj post kelkaj minutoj ŝajnis tre nature ke Alico trovas sin familiare konversacianta kun ili, kvazaŭ koninte ilin dum sia tuta vivo. Efektive, ŝi tre longe kverelis kun la Lorio, kiu fine komencis paŭti, kaj diris nur, "Mi estas pli aĝa ol vi, do mi pli multon scias," kaj tion Alico ne akceptis, ĉar ŝi ne sciis kiom aĝa ĝi estas; kaj, car la Lorio persiste rifuzis informi pri sia aĝo, nenio pli estis direbla.
Fine la Muso, kiu ŝajnis persono tre aŭtoritata inter ili, vokis, "Sidiĝu, ĉiuj, kaj aŭskultu min!
"Ahem!" diris la Muso tre aplombe; "ĉu ĉiuj estas pretaj? Jen la plej seka historio kiun mi konas. Silentu ĉiuj, bonvole! 'Vilhelmo la Konkerinto, kies celon favoris la papo, baldaŭ trovis subtenon de la Angloj, kiuj volis gvidistojn, kaj kiuj lastatempe multe kutimiĝis al uzurpado kaj konkerado. Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio—' "
"Uf!" diris la Lorio, tremante pro malvarmo.
"Pardonu!" diris la Muso, sulkigante la frunton sed tre ĝentile. "Ĉu vi parolis?"
"Ne mi!" diris la Lorio, rapide.
"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Mi daŭrigas. 'Edvino kaj Morkaro, la grafoj de Mercio kaj Nortumbrio, deklaris sin por li; kaj eĉ Stigando, la patriota ĉefepiskopo de Kanterburio, trovis konsilinde—'"
"Trovis
"Mi scias kion ĝi signifas, kiam
La Muso ne rimarkis tiun demandon, sed rapidis daŭrigi, "'—trovis konsilinde akompani Edgaron Atelingon por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. La konduto de Vilhelmo unue estis modera. Sed la insolenteco de liaj Normandoj—' Kiel estas nun, kara?" ĝi daŭrigis, turnante sin al Alico dum ĝi parolis.
"Ankoraŭ plene malseka," diris Alico melankolie: "via rakonto ŝajne tute ne sekigas min."
"Tiuokaze," diris la Dido solene, surpiediĝante, "mi proponas ke la kunveno provizore prokrastiĝu, por la tuja adopto de pli energiaj rimedoj—"
"Parolu klare!" diris la Agleto. "Mi ne komprenas kion signifas duono de tiuj grandaj vortoj, kaj, krome, mi ne kredas ke vi mem komprenas ilin!" Kaj la Agleto klinis sian kapon por kaŝi rideton: kelkaj el la aliaj birdoj pepis aŭdeble.
"Mi intencis diri," diris la Dido per ofendita tono, "ke la plej bona metodo sekiĝi estus Volontvetkuro."
"Kio
"Nu," diris la Dido, "la plej bona klarigo estas ago." (Kaj, car vi mem eble volos provi ĝin, dum iu vintra tago, mi rakontos al vi pri kiel la Dido okazigis ĝin.)
Unue ĝi markis vetkurovojon, pli-malpli cirklan ("la preciza formo ne gravas," ĝi diris), kaj starigis ĉiujn grupanojn diversloke sur la kurejo, tie kaj tie. Ne aŭdiĝis ia "Unu, du, tri, kuru!" sed ili komencis kuri laŭvole, kaj ĉesis kuri laŭvole, tiel ke estis malfacile scii ĝuste kiam la kurkonkurso finiĝis. Tamen, post ĉirkaŭ duonhoro da kurado, kiam ili estis tute sekaj, la Dido subite vokis, "La konkurso finiĝis!" kaj ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ lin, anhelante, kaj demandante, "Sed kiu venkis?"
Tiun demandon la Dido ne povis respondi sen multa pensado, kaj ĝi staris longatempe kun unu fingro premita al lia frunto, (la pozicio de Ŝekspiro en liaj bildoj), dum la aliaj atendis silente. Fine la Dido diris,
"Sed kiu donos la premiojn?" granda ĥoro da voĉoj demandis.
"Nu,
Alico tute ne sciis kion fari, kaj senespere ŝi metis manon en sian poŝon, kaj eltiris skatoleton da kandaj fruktopecoj (bonŝance la salakvo ne eniris ĝin), kaj disdonis ilin kiel premiojn. Estis sufiĉe por precize unu peco por ĉiu.
"Sed ŝi mem devas ricevi premion, sciu," diris la Muso.
"Kompreneble," la Dido respondis tre solene. "Kion alian vi havas en via poŝo?" ĝi pludiris, turninte sin al Alico.
"Nur fingringon," diris Alico malfeliĉe.
"Transdonu ĝin," diris la Dido.
Ili ĉiuj regrupiĝis ĉirkaŭ ŝi, dum la Dido solene prezentis la fingringon, dirante, "Ni petas ke vi akceptu ĉi tiun elegantan fingringon," kaj, kiam ĝi finis tiun mallongan prezentoparolon, ĉiuj hurais.
Alico opiniis la tutan aferon tre absurda, sed ĉiuj aspektis tiom solenaj ke ŝi ne kuraĝis ridi; kaj, ĉar ŝi ne povis elpensi kion diri, ŝi nur klinis sin kaj prenis la fingringon, aspektante laŭeble plej solena.
La sekva tasko estis manĝi la kandajn fruktopecojn: tio kaŭzis iom da bruo kaj konfuzo, ĉar la pli grandaj birdoj plendis ke ili ne povas trovi guston en siaj, kaj la malgrandaj sufoketis kaj necesis frapi iliajn dorsojn. Tamen, tio finiĝis post iom, kaj ili residiĝis cirkle, kaj petis ke la Muso plu rakontu al ili.
"Vi promesis diri al mi vian historion, sciu," diris Alico, "kaj kial vi malamas—K kaj H," ŝi aldonis flustre, iom timante ke ĝi denove ofendiĝos.
"Mia estas longa kaj malfeliĉa!" diris la Muso, turnante sin al Alico, kaj ĝemante.
Sed Alico ekrimarkis la voston de la Muso miroplene, kaj gapis al ĝi: "Longa, certe, sed kial vi nomas ĝin malfeliĉa?" Kaj ŝi plu cerbumis dum la Muso parolis, tiel ke ŝia
koncepto pri la rakonto estis ĉi tia:—
"Furio diris al
muso, Renkontita en buso, "Vi kuniru al juĝo:
agu defie."
Diris Mus' al la hundo, "Vi ne venus al fundo, Sen juĝist' kaj нurio, Kara stulta Furio."
'stos ĵurio, juĝisto;
eĉ
ludos mefisto, Kiel profeto de l' sorto. Mi vin kondam- nos al morto."
"Vi ne atentas!" diris la Muso al Alico severe. "Pri kio vi pensas?"
"Bonvolu pardoni," diris Alico tre humile; "vi atingis la kvinan kurbiĝon, mi kredas?"
"Vi ne aŭskultas mian
"Nodon!" diris Alico, fervora esti utila, kaj ĉirkaŭrigardante malkviete. "Ho, lasu min helpi malligi ĝin!"
"Mi faros tute nenion tian," diris la Muso, leviĝante kaj formarŝante. "Vi insultas min, parolante tiajn absurdaĵojn!"
"Mi ne intencis insulti!" pledis kompatinda Alico. "Sed vi ege facile ofendiĝas, sciu."
La Muso nur grumblis responde.
"Bonvolu reveni kaj fini vian rakonton!" Alico vokis; kaj la aliaj ĉiuj diris ĥore, "Jes, bonvolu!" sed la Muso nur rifuze skuis sian kapon senpacience, kaj marŝis iom pli rapide.
"Ja domaĝe ke ĝi rifuzis resti!" ĝemis la Lorio, tuj kiam ĝi estis plene ne plu videbla; kaj maljuna krabo uzis la oportunon por diri al sia filino, "Ha, kara! Tio instruu al vi ke
"Mi volontege havus Dinan ĉi tie, mi scias tion!" diris Alico pervoĉe, parolante al neniu specifa. "Ŝi baldaŭ reportus ĝin!"
"Kaj kiu estas Dina, se mi rajtas demandi tion?" diris la Lorio.
Alico respondis volonte, ĉar ŝi estis ĉiam preta paroli pri sia amata besto. "Dina estas nia kato. Kaj ŝi estas lertega pri kaptado de musoj, vi ne povas imagi tion! Kaj ho, se vi nur povus vidi ŝin ĉasi la birdojn! Nu, ŝi manĝas birdon apenaŭ vidinte ĝin!"
Tiu parolo kaŭzis rimarkindan sensacion en la grupo. Kelkaj maljunaj birdoj forrapidis tuj: unu maljuna pigo komencis surmeti mantelon tre zorge, komentante, "Mi vere devas reiri hejmen; la noktaero damaĝas mian gorĝon!" kaj kanario vokis per tremanta voĉo al siaj infanoj, "Forvenu, karuloj! Jam estas horo ke vi ĉiuj estu en la lito!" Diverspretekste ili ĉiuj foriris, kaj Alico baldaŭ restis sola.
"Kial mi menciis Dinan!" ŝi diris al si per melankolia tono. "Ŝajne neniu amas ŝin ĉi tie, kvankam mi estas certa ke ŝi estas la plej bona kato en la mondo! Ho, mia kara Dina! Ĉu iam mi revidos vin?" Kaj nun kompatinda Alico rekomencis plori, ĉar ŝi sentis sin tre soleca kaj senfeliĉa. Post nelonge, tamen, ŝi denove aŭdis etan sonon de paŝoj el for, kaj ŝi espereme suprenrigardis, duone esperante ke la Muso pentis kaj revenas por fini sian rakonton.
ĈAPITRO IV
LA KUNIKLO ENSENDAS MALGRANDAN VILĈJON
Venis la Blanka Kuniklo, malrapide trotante, kaj rigardante malkviete dum ĝi iris, kvazaŭ perdinte ion; kaj ŝi aŭdis ĝin murmuradi al si, "La Dukino! La Dukino! Ho miaj karaj piedoj! Ho miaj felo kaj lipharoj! Ŝi ekzekutigos min, tiel certe kiel musteloj estas musteloj! Kie do mi faligis ilin,
naĝo en la lago, kaj la granda koridoro, kun la vitra tablo kaj la malgranda pordo, tute malaperis.
Tre baldaŭ la Kuniklo rimarkis Alicon, dum ŝi serĉadis, kaj vokis al ŝi, kolertone, "Nu, Mari-Ann,
"Li supozis min sia domservistino," ŝi diris al si dum ŝi kuris. "Kiom surprizos lin trovi kiu mi estas! Sed mi portu al li liajn ventumilon kaj gantojn—se mi povos trovi ilin." Dirante tion, ŝi atingis belaspektan dometon, sur kies pordo estis brila latuna ŝildo sur kiu la nomo "B. KUNIKLO" estis gravurita. Ŝi eniris sen frapi atentige, kaj rapidis al la supra etaĝo, plena de timo ke ŝi renkontos la realan Mari-Annon kaj forsendiĝos el la domo antaŭ ol trovi la ventumilon kaj gantojn.
"Estas tre strange," Alico diris al si, "plenumi taskojn por kuniklo! Mi supozas ke Dina donos al mi taskojn baldaŭ!" Kaj ŝi komencis imagi kiaj eventoj okazus: " 'Fraŭlino Alico! Venu ĉi tien tuj kaj pretiĝu por via promeno!' 'Mi venos post minuto, Vartistino! Sed mi devas gardi ĉi tiun mustruon ĝis revenos Dina, kaj certigi ke la muso ne eskapos.' Sed mi kredas," Alico pludiris, "ke ili ne permesus ke Dina restu en la domo se ĝi komencus ordoni al homoj tiel!"
Ŝi jam trovis plaĉan malgrandan ĉambron en kiu estis tablo ĉe la fenestro, kaj sur ĝi (konforme al ŝia espero) estis ventumilo kaj du aŭ tri paroj da malgrandaj blankaj kapridhaŭtaj gantoj: ŝi prenis la ventumilon kaj paron da gantoj, kaj estis tuj elironta el la ĉambro, kiam ŝia vido trafis malgrandan botelon starantan apud la spegulo. Neniu etiketo ekzistis ĉifoje kun la vortoj "TRINKU MIN", tamen ŝi eltiris la korkon kaj metis ĝin al siaj lipoj. "Mi scias ke
Tio ja okazis, kaj multe pli frue ol ŝi atendis: antaŭ ol ŝi trinkis duonon de la botelo, ŝi trovis sian kapon premanta la planfonon, kaj devis kliniĝi por ke ŝia kolo ne rompiĝu. Ŝi rapide formetis la botelon, dirante al si, "Tio tute sufiĉas—mi esperas ne plu kreski—Mi jam ne povas eliri tra la pordo—Kial mi trinkis tiom!"
Ve! Estis tro malfrue! Ŝi plu kreskis kaj kreskadis, kaj tre baldaŭ ŝi devis surgenuiĝi sur la planko: post plia minuto la spaco eĉ ne sufiĉis por tio, kaj ŝi provis la efikon de kuŝado kun unu kubuto kontraŭ la pordo, kaj la alia brako kurbigita
sub ŝia kapo. Tamen ŝi ankoraŭ kreskadis, kaj, kiel lastan penon, ŝi metis unu brakon tra la fenestron kaj unu piedon en la kamentubon, kaj diris al si, "Nun mi nenion pli povas, negrave kio okazos.