TRANS LA SPEGULO
KAJ KION ALICO TROVIS TIE
DE
LEWIS CARROLL
AŬTORO DE "LA AVENTUROJ DE ALICO EN MIRLANDO"
TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB
Trans la Spegulo: kaj kion Alico trovis tie
De Carroll, Lewis (Dodgson, Charles Lutwidge), 1832-1898
Ilustrita de Tenniel, John, 1820-1914
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel
de Macmillan & Co Ltd, 1872 Unue eldonita en Esperanto kiel
1-876042-06-0. Vidu http://www.netword.com/broadribb Ci tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ci tiu eldono: aŭgusto 2000.
La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1872. La litertipo estas 13 sur 17 pkt De Vinne.
Antaŭparolo de la Aŭtoro
Ĉar la ŝakproblemo, donita en antaŭa paĝo, perpleksigis kelkajn miajn legantojn, eble estas dezirinde klarigi ke ĝi estas korekte ellaborita, rilate al la
LISTO DE ĈAPITROJ
ĈAPITRO PAĜO
I. SPEGULDOMO 1
II. LA ĜARDENO DE VIVAJ FLOROJ 26
SPEGULINSEKTOJ 46
FINGRUMAD KAJ FINGRUMID 66
LANO KAJ AKVO 91 VI. HUMPTI DUMPTI 113
VII. LA LEONO KAJ LA UNUKORNULO 137
VIII. "MI MEM INVENTIS ĜIN" 157
REĜINO ALICO 185
SKUADO 215 XI. VEKIĜO 216
XII. KIU SONĜIS? 218
VESPO EN PERUKO 223
ĈAPITRO I
SPEGULDOMO
CI tio estis certa, ke la
Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tiename = "note" unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo: kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni—sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.
Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido casas sian propran voston.
"Ho, vi estas fia fia uleto!" kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. "Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi
"Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo?"Alico komencis. "Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi—sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro—kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ." Nun Alico vindis la lanfadenon du- aŭ tri-foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos: tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.
"Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo," Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, "kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min!" ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. "Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu: vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉimatene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo: mi aŭdis vin! Kion vi diras?" (ŝajnigante ke la katido parolas.) "Ŝia piedo eniris vian okulon?
tenis viajn okulojn malfermitaj—se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu!
Numero du: vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri: vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!
"Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo—supozu ke oni kolektus ĉiujn
"Cu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas!
Tute kvazaŭ iu kisas la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo
"Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenas: kaj kiam mi diris 'Ŝak!' vi ronronis! Nu, la ŝako ja
Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amato frazo "Ni imagu." Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon—nur ĉar Alico komencis per "Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj;" kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, "Nu, do
Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. "Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino!" Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu: tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas—"kaj se vi ne tuj bone kondutos," ŝi aldonis, "mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi
"Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo—ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo—ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus
"Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga—Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete videti la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita: kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho!, belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi—" Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel
ŝi iris tien. Kaj certe la vitro
la vitron, kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. "Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro," pensis Alico: "pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min!"
Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto (vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.
"Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian," Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj: sed post momento, kun malgranda "Ho!" pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!
"Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino," Alico diris (flustre, Car ŝi ne volis timigi ilin), "kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo—kaj jen la du Turoj promenantaj brak-en-brake—mi kredas ke ili ne povas aŭdi min," ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigas
sian kapon, "kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla—"
Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj: ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.
"La voĉo de mia infano!" la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindroj. "Mia karega Lilio! Mia imperia katido!" kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.
"Imperia absurdaĵo!" diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis
Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.
La Reĝino anhelegis, kaj sidiĝis: la rapida veturo tra la aero plene forigis ŝian spiron, kaj dum unu-du minutoj ŝi nur povis premi malgrandan Lilion al si silente. Tuj kiam ŝi povis iom spiri, ŝi kriis al la Blanka Reĝo, kiu sidis paŭtante inter la cindroj, "Atentu la vulkanon!"
"Kiun vulkanon?" diris la Reĝo, rigardante timeme la fajron, kvazaŭ kredante ke jen la plej verŝajna loko por tiaĵo.
"Supren—blovis—min," anhelis la Reĝino, kiu ankoraŭ malfacile spiris. "Atentu veni—laŭ la normala maniero—ne suprenbloviĝu!"
Alico rigardis la Blankan Reĝon malrapide kaj pene grimpi de stango al stango, ĝis fine ŝi diris, "Nu, vi bezonos multegajn horojn por atingi la tablon tiel. Plej bone estos ke mi helpu, ĉu ne?" Sed la Reĝo ne atentis la demandon: estis tute klare ke li nek aŭdas nek vidas ŝin.
Do Alico prenis lin, tre zorge kaj mildmaniere, kaj translevis lin malpli rapide ol la Reĝinon, por ke ŝi ne senspirigu lin: sed, antaŭ ol meti lin sur la tablon, ŝi decidis senpolvigi lin iom, Car li estis kovrita de cindroj.
Ŝi diris poste ke dum sia tuta vivo ŝi neniam vidis tian mienon, kian faris la Reĝo trovante sin tenata en la aero de nevidebla mano, kaj senpolvigata: li ne povis krii, pro sia surprizego, sed liaj okuloj kaj lia buŝo pli kaj pli grandiĝis, kaj rondiĝis, ĝis ŝia mano tiom skuiĝis pro ridado ke ŝi preskaŭ faliĝis lin sur la plankon.
"Ho!
La Reĝo tuj falis plata sur sian dorson, kaj kuŝis tute senmove: kaj Alicon iom alarmis ŝia faro, kaj ŝi ĉirkaŭiris la ĉambron serĉante akvon por ĵeti ĝin sur lin. Tamen, ŝi povis trovi nur botelon da inko, kaj kiam ŝi reiris kun ĝi ŝi trovis ke li rekonsciiĝis, kaj ke li kaj la Reĝino kunparolas per timoplena flustrado—tiom mallaŭta, ke Alico apenaŭ povis aŭdi kion ili diras.
La Reĝo diris, "Mi certigas vin, mia kara, ke mi fridiĝis ĝis la finoj de miaj lipharoj!"
Al tio la Reĝino respondis, "Vi ne havas lipharojn."
"La hororon de tiu momento," la Reĝo pludiris, "mi neniam,
"Sed vi ja forgesos," la Reĝino diris, "se vi ne faros noton pri ĝi."
Alico rigardis multe interesate dum la Reĝo prenis enorman notlibron el sia poŝo, kaj komencis skribi. Subita penso trafis ŝin, kaj ŝi prenis unu finon de la krajono, kiu atingis ĝis iom super lia ŝultro, kaj komencis skribi anstataŭ li.
La kompatinda Reĝo aspektis perpleksa kaj malfeliĉa, kaj li baraktis kontraŭ la krajono dum kelka tempo sen paroli; sed Alico estis tro forta por li, kaj fine li anhele diris, "Mia kara! Mi vere
"Kiajn?" diris la Reĝino, rigardante la libron (en kiun Alico skribis '
Libro kuŝis proksime al Alico sur la tablo, kaj dum ŝi sidis rigardante la Blankan Reĝon (ĉar ŝi
ankoraŭ nervozis pri li, kaj tenis la inkon preta por ĵeti ĝin sur lin se li denove svenos), ŝi foliumis, serĉante legeblan parton, "—ĉar ĝi estas en ia lingvo kian mi ne konas," ŝi diris al si.
Ĝi estas ĉi tia.
OW/A'A'AAVALU
Ŝi cerbumis pri tio dum iom da tempo, sed fine brila penso trafis ŝin. "Ho, kompreneble, ĝi estas Spegullibro! Kaj, se mi tenos ĝin antaŭ spegulo, la vortoj reĝustiĝos."
Jen la poemo kiun legis Alico.
Rosge, dum la ŝliplaj tovoj
Tre gire en Г ongefo borlis, Mizgilis ĉiuj borogovoj,
Tenrefoj dejmaj gorlis.
"Evitu Г Babilfrenzon, filo,
Makzelojn, ungojn ŝirajn, kaj Ĵuĵuban birdon en Г azilo